Saltu al enhavo

Pacifika imperikolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pacifika imperikolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ducula
Hodgson, 1836
Specio: Pacifika imperikolombo

D. pacifica

Ducula pacifica
(Gmelin, JF, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pacifika imperikolombo (Ducula pacifica), konata ankaŭ kiel Pacifika kolombo kaj Pacifika fruktokolombo, estas specio de birdoj de la kolomba familio Columbidae, kaj unu el la kvardeko da specioj de la genro Ducula, kiu vivas en Sudorienta Azio kaj Oceanio. Ĝi estas specio de specikomplekso Aenea, kiu enhavas pli ol 20 samgenrajn speciojn.

Ĝi troviĝas en Usona Samoo, la Kukinsuloj, la pli malgrandaj insuloj de orientaj Fiĝioj, Kiribati, Niue, la pli malgrandaj insuloj satelitaj de Papuo-Nov-Gvineo, Samoo, Salomonoj, Tokelau, Tongo, Tuvalu, Vanuatu, kaj Valiso kaj Futuno.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Pacifika imperikolombo estis formale priskribita en 1789 fare de la germana naturssciencisto Johann Friedrich Gmelin en sia reviziita kaj etendigita eldono de la verko de Carl Linnaeus nome Systema Naturae. Li metis ĝin kun ĉiuj aliaj kolomboj en la genron Columba kaj stampis la duvortan nomon Columba pacifica.[1] Gmelin bazis sian priskribon sur la "Ferruginous-vented pigeon" el la "Friendly Isles in the South Seas" (nune Tongo en Suda Pacifiko) kiu estis priskribita en 1783 fare de la angla ornitologo John Latham.[2] La Pacifika imperikolombo estas nun metita kun 40 aliaj imperikolomboj en la genron Ducula kiu estis enkondukita en 1836 fare de la angla natursciencisto Brian Houghton Hodgson.[3][4] La genronomo Ducula devenas el la Latina dux genitivo ducis kun la signifo "estro".[5]

Oni agnoskis du subspeciojn:[4]

  • D. p. sejuncta Amadon, 1943 – insuletoj ĉe norda Nov-Gvineo okcidenten kaj al insuloj St. Matthias. (nordokcidenten, nord-centraj Bismarkoj) kaj Nisan
  • D. p. pacifica (Gmelin, JF, 1789) – insuletoj ĉe Ludovik-Insularo ĝis Salomonoj, Fiĝioj (sudokcidenta Polinezio), okcidente kaj Usona Samoo (centra Polinezio), Tongo kaj Niue (sud-centra Polinezio) kaj Kukinsuloj (orienta Polinezio)

La Pacifika imperia kolombo estas 36-41 cm longa kaj pezas 370-420 g. La dorso, vosto kaj flugiloj estas nigrecverdaj, la kapo kaj kolo estas helgrizaj. La brusto estas griza kun rozkolora nuanco. La subvostaj kovriloj estas brunaj. La beko estas nigra kun boso sur la supra bekobazo. La irisoj estas ruĝaj. La ino estas iomete pli malgranda. Al la junulo mankas la boso sur la beko kaj la rozkoloro sur la brusto, kaj ĝi estas pli senkolora.[6]

Distribuado kaj vivmedio

[redakti | redakti fonton]

Ilia natura vivmedio estas tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj en pli malgrandaj insuloj kaj tropikaj malsekaj montararbaroj en pli grandaj insuloj. Ili veturas tra partoj de sia teritorio inter insuloj por manĝi. Individoj povas ariĝi por formi grandajn arojn en fruktarboj kaj veturi distancen por manĝi.

Tiu specio estas frugivora, prenante kelkajn diversajn speciojn de fruktoj, kaj foje foliojn kaj florojn.[6] En studo farita en Tongo, Pacifikaj imperikolomboj konsumis la frukton de 38 specioj de plantoj el 24 familioj. Ili manĝas en unuopaj arboj dum inter 1-50 minutoj, kaj ĝenerale vojaĝas mallongajn distancojn inter arboj, sed foje povas vojaĝi pli longajn distancojn kaj eĉ vojaĝi plurajn km super akvo al aliaj insuloj. La semoj de tiuj plantmanĝaĵoj ne estas digestitaj aŭ difektitaj, igante la specion grava semdisvastigilo por la arbaroj en kiuj ili loĝas.[7]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

Paroj nestumas en altaj arboj, konstruante kaŝitan, nekovritan malpuran neston el bastonetoj. La ino kutime demetas unusolan ovon, kaj la kovado estas plenumita de ambaŭ seksoj.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gmelin, Johann Friedrich. (1789) Systema naturae per regna tria naturae : secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 13‑a eldono 1, Part 2 (latine), Lipsiae [Leipzig]: Georg. Emanuel. Beer.
  2. Latham, John. (1783) A General Synopsis of Birds 2, Part 1. London: Printed for Leigh and Sotheby.
  3. (1836) “Notices of the ornithology of Nepal”, Asiatic Researches, or, Transactions of the Society Instituted in Bengal 19, p. 143–192 [160]. 
  4. 4,0 4,1 Pigeons. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (January 2022). Alirita 23a de Aŭgusto 2022 .
  5. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  6. 6,0 6,1 6,2 Baptista, L.F.. (1997) “Pacific Imperial-pigeon”, Handbook of the Birds of the World 4: Sandgrouse to Cuckoos. Barcelona, Spain: Lynx Edicions. ISBN 978-84-87334-22-1.
  7. (Decembro 2004) “Seed dispersal by Pacific Pigeons (Ducula pacifica) in Tonga, Western Polynesia”, Emu - Austral Ornithology 104 (4), p. 369–376. doi:10.1071/MU03060. 
  • Gibbs, David. Pigeons and Doves: A Guide to Pigeons and Doves of the World. Christopher Helm year=2010. ISBN 978-1-4081-3555-6.


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]