Pacifiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pacifika oceano)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.
Pacifiko
oceano
Pacific Ocean - eo.png

Landoj
Supra tutaĵoMonda oceano

Najbaraj tutaĵojHinda oceano, Atlantiko, Norda glacia oceano

Koordinatoj0° 0′ 0″ N, 160° 0′ 0″ U (mapo)0-160Koordinatoj: 0° 0′ 0″ N, 160° 0′ 0″ U (mapo)
Plej malalta punktoChallenger-profundo [+]

Profundo10 924 m
Areo180 000 000 km² (18 000 000 000 ha)

Pacifiko

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Pacific Ocean
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Pacifiko[1][2]Pacifika Oceano, la plej granda akvokorpo en la mondo, estas oceano, nome la plej granda dividaĵo el kvin en la mondo kaj el la tuta hidrosfero, kiu okupas trionon de la supraĵo de la Tero. Etendiĝante proksimume 15 500 km de la Beringa Maro en la arkta nordo ĝis la glaciaj marĝenoj de la Maro de Ross de Antarkto en la sudo aŭ la Suda Oceano (depende de la konsidero), Pacifiko atingas sian plej grandan larĝon ĉe proksimume 5 gradoj norde latitudo, kie ĝi etendiĝis proksimume 19 800 km de Indonezio ĝis la marbordo de Kolombio. Ĝi estas limigita per la kontinentoj Azio kaj Aŭstralio okcidente kaj Ameriko oriente. La okcidentan limon de la oceano oni ofte metas ĉe la Malaka Markolo.

Pacifiko enhavas proksimume 25 000 insulojn (pli ol la suma nombro en la cetero de la oceanoj de la mondo kune), preskaŭ ĉiuj el kiuj troviĝas sude de la ekvatoro. Pacifiko kovras areon de 179.7 milionoj da km². Tiel ĝi kovras ĉirkaŭ 46% el la akva surfaco de la Tero kaj ĉirkaŭ 32% el ties totala surfaca areo, estante pli granda ol la kombinita terareo de la Tero (148 000 000 km²).[3]

La centroj kaj de la Akva Hemisfero kaj de la Okcidenta Hemisfero estas en la Pacifika Oceano. Oceana cirkulado (okazigita pere de la Koriolisforto) subdividas ĝin en du tre grandaj sendependaj akvovolumoj, kiuj kuniĝas en la Ekvatoro: nome Norda Pacifiko kaj Suda Pacifiko. Galapagoj kaj Gilbertoj, kvankam tra la Ekvatoro, estas konsiderataj ene de Suda Pacifiko.[4]

Ties averaĝa profundo estas 4 000 metroj.[5] La plej malalta punkto en la Tero, Challenger-profundo en la Mariana Fosego, kuŝas en okcidenta norda Pacifiko, atingante profundon de 10 928 metroj.[6] Pacifiko havas ankaŭ la plej malaltan punkton en la Suda Hemisfero, nome Horizon-profundo en la Tonga Fosego, kun 10 823 metroj.[7] Ankaŭ la tria plej malalta punkto en la Tero, nome Sirena-profundo, estas en la Mariana Fosego.

Laŭ la neregulaj marĝenoj de Pacifiko kuŝas multaj maroj, la plej grandaj el kiuj estas la Celebea Maro, Korala Maro, Orientĉina Maro, Japana Maro, Sulua Maro, kaj Flava Maro. La Malaka Markolo kunligas Pacifikon kun la Hinda Oceano ĉe la okcidento, kaj la Magelana Markolo kunligas Pacifikon kun Atlantiko en la oriento. Oni povas paroli pri Norda Pacifiko kaj Suda Pacifiko. Vidu mapon.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la popoloj de Azio kaj Oceanio estis veturanta tra la Pacifika Oceano ekde prahistoriaj tempoj, la orienta Pacifiko estis por la unua fojo vidata de eŭropanoj komence de la 16-a jarcento kiam la ekspedicianoj de la hispana esploristo-konkeristo Vasco Núñez de Balboa trapasis la areon de la Istmo de Panamo en 1513 kaj malkovris la grandan "Sudan maron" kiun li nomis tiel Mar del Sur (en hispana). La nuntempa nomo de la oceano estis stampita de portugala esploristo kaj navigisto Fernão de Magalhães kiam li estris la hispanan ekspedicion por ĉirkaŭnavigado de la tuta mondo en 1521, kaj li trafis favorajn ventojn atingante la oceanon post la aĉa vetero de la Magelana Markolo fakte nomita laŭ li mem. Li nomis la oceanon Mar Pacífico, kiu kaj en portugala kaj en hispana signifas "paca maro", "pacema".[8]

Oceana fundo[redakti | redakti fonton]

Submarŝipo Trieste senpere antaŭ rekorda mergiĝo en la Mariana Fosego, la 23-an de januaro 1960.

La oceana fundo de la centra pacifika baseno estas relative unueca, kun averaĝa profundo de proksimume 4 270 m. La ĉefaj neregulecoj en la regiono estas la treege krutflankaj, ebensupraj submaraj pintoj konataj kiel marmontoj. La okcidenta parto de la fundo konsistas el montaj arkoj, kiuj leviĝas super la maron kiel insulaj grupoj, kiel ekzemple la Salomonoj kaj Nov-Zelando, kaj profundaj tranĉeoj, kiel ekzemple la Mariana Fosego, la Filipina Fosego, kaj la Tonga Fosego. La plejparto de la profundaj tranĉeoj kuŝas apud la eksteraj marĝenoj de la larĝa okcidenta pacifika kontinenta breto.

Laŭ la orienta marĝeno de la pacifika baseno estas la Orienta Pacifika Altaĵeto, kiu estas parto de la tutmonda mezoceana kresto. Proksimume 3 000 km transa, la altaĵeto staras proksimume 3 km super la apuda oceana fundo. Pro tio, ke relative malgranda terareo drenas Pacifikon, kaj pro la enorma grando de la oceano, la plejmulto de la sedimentoj estas aŭtigenaj aŭ pelagaj laŭ origino. Aŭtigenaj sedimentoj inkluzivas montmoriloniton kaj filipsiton. Pelagaj sedimentoj devenantaj de marakvo inkluzivas pelagajn ruĝajn argilojn kaj la skeletajn restaĵojn de marvivo. Terigenaj sedimentoj estas limigitaj al mallarĝaj marĝenaj bendoj apud la tero.

Akvaj karakterizoj[redakti | redakti fonton]

Sunsubiro en kantono Monterey, Kalifornio, Usono.

La volumo de Pacifika Oceano, reprezentanta ĉirkaŭ 50.1 procenton de la oceana akvo de la tuta mondo, estis ĉirkaŭkalkulita je 714 milionoj da kubaj kilometroj.[9] Akvaj temperaturoj en Pacifiko varias de frostaj (−1.4 °C por marakvo) en la apudpolusaj regionoj ĝis proksimume 29-30 gradoj C apud la Ekvatoro.[10] Ankaŭ saleco varias laŭ latitudo. Akvo apud la Ekvatoro estas malpli sala ol tiu, kiu troviĝas en la mezaj latitudoj pro la abunda pluvofalo dum la tuta jaro. Apudpoluse de la mezvarmaj latitudoj la saleco estas ankaŭ malalta, ĉar okazas malmulte da vaporiĝo de marakvo en ĉi tiuj regionoj.[11]

La supraĵa rondiro de la pacifikaj akvoj estas ĝenerale dekstruma en la Norda Hemisfero kaj maldekstruma en la Suda Hemisfero. La Norda Ekvatora Fluo, pelita okcidenten laŭ latitudo 15 gradoj norde fare de la kursaj ventoj, turnas sin norden apud la Filipinoj kaj fariĝas la varma Kuroŝia, aŭ Japana, Fluo. Turniĝante orienten ĉe proksimume 45 gradoj norde, Kuroŝio branĉiĝas kaj kelkaj akvoj moviĝas norden kiel la Aleuta Fluo, dum la cetero turniĝas suden por realiĝi al la Norda Ekvatora Fluo.[12] La Aleuta Fluo branĉiĝas kiam ĝi alprokimiĝas al Nord-Ameriko kaj formas la bazon de maldekstruma fluado en la Beringa Maro. Ĝia suda branĉo fariĝas la malrapida, sudenfluanta Kalifornia Fluo.[13]

La Suda Ekvatora Fluo, fluanta okcidenten laŭ la Ekvatoro, svingiĝas suden oriente de Nov-Gvineo, turniĝas orienten ĉe proksimume 50 gradoj sude latitudo, kaj kuniĝas kun la ĉefa elokcidenta fluo de Suda Pacifiko, kiu inkluzivas la ter-rondirantan Antarktan Ĉirkaŭpolusan Fluon. Kiam ĝi alproksimiĝas al la ĉilia marbordo, la Suda Ekvatora Fluo dividiĝas; unu branĉo fluas preter Horna Kabo kaj la alia turniĝas norden por formi la Peruan Fluon, aŭ la Fluon de Humboldt.[14]

Plej grandaj maroj en la Pacifika Oceano[redakti | redakti fonton]

Plej grandaj maroj kaj golfoj en la Pacifika Oceano estas jenaj:

Klimato[redakti | redakti fonton]

Tajfuno Odeso dum la jaro 1985 proksime de Japanio.

Nur la internoj de la grandaj landamasoj Aŭstralio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando evitas la trapenetran klimatan influon de Pacifiko. Ene de la areo de Pacifiko, ekzistas kvin klare malsamaj klimataj regionoj: la mez-latitudaj elokcidentaj regionoj, la kursaj regionoj, la musona regiono, la tajfuna regiono kaj la senventaj regionoj.

La musona regiono kuŝas en fore okcidenta Pacifiko inter Japanio kaj Aŭstralio. Karakterizo de ĉi tiu klimata regiono estas ventoj kiuj blovas de la kontinenta interno al la oceano dum vintro kaj al la mala direkto dum somero.[15] Konsekvence, signita sezoneco de nubeco kaj pluvofalo okazas. Tajfunoj ofte kaŭzas ampleksan difekton en okcidenta kaj sudokcidenta Pacifiko. La plej granda tajfuna ofteco ekzistas en Novembro[16] kaj ene de la triangulo de suda Japanio ĝis la centraj Filipinoj ĝis orienta Mikronezio. Kvankam malpli bone difinitaj ol la aliaj klimataj regionoj, du gravaj senventaj regionoj kuŝas en la oceano, unu troviĝas apud la okcidentaj marbordoj de Centra Ameriko kaj la alia ene de la ekvatoraj akvoj de okcidenta Pacifiko. Ambaŭ regionoj estas notitaj pro sia alta humideco, konsiderinda nubeco, malpezaj fluktuantaj ventoj, kaj oftaj serenoj.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo El Niño.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Andesita Linio estas la plej signifa regiona distingo en Pacifiko. Ĝi apartigas la pli profundan, bazan magman rokon de la Centra Pacifika Baseno disde la parte submara kontinentaj zonoj de acida magma roko ĉe siaj marĝenoj.[17] La Andesita Linio sekvas la okcidentan randon de la insuloj apud Kalifornio (kontraŭhorloĝe kaj el Usono) kaj pasas sude de la aleuta arko, laŭ la orienta rando de la duoninsulo Kamĉatko, la Kuriloj, Japanio, la Marianaj Insuloj, la Salomonoj, kaj la Norda Insulo de Nov-Zelando.[18][19] La malsimileco daŭras nordorienten laŭ la okcidenta rando de la Andoj laŭ Sud-Ameriko ĝis Meksiko, revenante tiam al la insuloj apud Kalifornio. Indonezio, la Filipinoj, Japanio, Nov-Gvineo, kaj Nov-Zelando; ĉiuj orientaj etendaĵoj de la kontitentaj blokoj de Aŭstralio kaj Azio kuŝas ekster la Andesita Linio.

Ene de la fermita maŝo de la Andesita Linio estas la plejmulto de la profundaj kavoj, submaraj vulkanaj montoj, kaj oceanaj vulkanaj insuloj, kiuj karakterizas la Centran Pacifikan Basenon. Estas ĉi tie, kie bazaltaj lafoj leĝere fluas el fendoj por konstrui enormajn kupolsimilajn vulkanajn montojn, kies eroziiĝintaj suproj formas insulajn arkojn, ĉenojn kaj amasojn. Ekster la Andesita Linio, vulkanado estas eksplodema, kaj la tiel nomata Pacifika fajra rondo estas la ĉefa zono de ekplodema vulkanado en la mondo.[20]

Teramasoj kaj insuloj[redakti | redakti fonton]

Aŭstralio estas granda teramaso de Pacifiko.

La Pacifika Oceano havas plej el la insuloj de la mondo. Estas ĉirkaŭ 25 000 insuloj en Pacifiko.[21][22][23]

La plej granda teramaso en Pacifiko estas la kontinento Aŭstralio, kiu estas proksimume egala laŭ grando al la 48 interkuŝantaj usonaj ŝtatoj. Proksimume 3 200 km sudoriente de Aŭstralio estas la granda insulgrupo Nov-Zelando. Preskaŭ ĉiuj el la pli malgrandaj insuloj de Pacifiko kuŝas inter 30 gradoj norde kaj 30 gradoj sude latitudo, etendiĝante de Sudorienta Azio ĝis Paskinsulo; la cetero de la Pacifika Baseno estas preskaŭ tute sentera. La granda triangulo de Polinezio liganta Havajon, Paskinsulon, kaj Nov-Zelandon enhavas la insulajn arkojn kaj amasojn de la Kuk-Insularo, Markizoj, Samoo, Societa Insularo, la Tokelaua Insularo, Tongo, kaj Tuamotuo.[24] Norde de la Ekvatoro kaj okcidente de la Internacia Datlinio estas la multaj malgrandaj insuloj de Mikronezio, inkluzive Karolinon, la Marŝalajn Insulojn, kaj la Marianajn Insulojn. En la sudokcidenta angulo de Pacifiko kuŝas la insuloj de Melanezio, superregataj de Nov-Gvineo. Aliaj gravaj insulamasoj de Melanezio inkluzivas la Arkipelagon de Bismarck, Fiĝiojn, Nov-Kaledonion, la Salomonojn, kaj Vanuatuon.[25]

Insuloj en Pacifiko havas tri bazajn tipojn: kontinentaj insuloj, altaj insuloj, malaltaj insuloj kaj superlevitaj koralaj kajoj. Kontinentaj insuloj kuŝas ekster la Andesita Linio kaj inkluzivas Nov-Gvineon, la insulojn de Nov-Zelando, kaj la Filipinojn. Ĉi tiuj insuloj estas strukture asociitaj kun la apudaj kontinentoj. Altaj insuloj estas vulkandevenaj, kaj povas enhavi aktivajn vulkanojn. Inter ĉi tiuj estas Bugenvilo, Havajo, kaj la Salomonoj.[26]

La tria kaj kvara tipoj de insuloj ambaŭ estas la rezulto de koralenhava insula konstruo. Koralaj rifoj estas malalte kuŝantaj strukturoj, kiu superkonstruiĝis sur bazaltaj lafofluoj sub la oceana supraĵo. Unu el la plej spektaklaj estas la Granda Bariera Rifo apud nordorienta Aŭstralio. Dua insula tipo el koralo estas la superlevita korala kajo, kiu kutime estas iomete pli granda ol la malaltaj koralaj insuloj. Ekzemploj inkluzivas Banabon (ekse Oceana Insulo) kaj Makateon en la Tuamotua grupo de Franca Polinezio.[27][28]

Historio[redakti | redakti fonton]

Modelo de fiĝia drua, ekzemplo de aŭstronezia boato kun duobla kanuo (katamarano) kun velo.

La ekspansio de la Aŭstroneziaj popoloj (ĉ. 3000-1500 a.K.) ŝajne startis el insulo Tajvano kie oni inventis la unuajn marnavigajn teknologiojn (rimarkinde kanuoj, katamaranoj, boatoj, kaj unusola velo).[29]

Gravaj homaj migradoj okazis en Pacifiko en prahistoriaj tempoj, plej notinde tiuj de pra-indianoj el Azio al Ameriko tra Beringio, tiu de pra-aŭstralianoj al Aŭstralio kaj tiuj de polinezianoj de Tahitio orienten ĝis Havajo, Nov-Zelando kaj Paskinsulo. Poste oni trairis la Hindan Oceanon al Komoroj kaj Madagaskaro ĉirkaŭ la jaro 500 n.e.[30][31][32]

La oceano estis vidita de eŭropanoj frue en la 16-a jarcento, unue de Vasco Núñez de Balboa (1513), kiu trairis Panamon[33] kaj Magelano nomis ĝin "Paca" pro la kalmaj akvoj kiun li vidis post trapasi la aĉan veteron de la Horna Kabo[34] dum la ĉirkaŭmonda ekspedicio kiu transiris Pacifikon al la Filipinoj, Nov-Gvineo, kaj la Salomonaj insuloj. Samtempe portugaloj trapasis la Hindan Oceanon kaj venis al indoneziaj insuloj. La galeón de Manila estis la unua trapacifika komerca vojo.[35]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esplorado de la Pacifiko.
Veturoj de Abel Tasman en la aŭstralazia regiono.

La unuaj esploroj estis faritaj de portugaloj kaj de hispanoj, kiuj kontrolis la alvenon de alilandaj ŝipoj fermante la Magelanan Markolon. Dum la 17-a jarcento la nederlandanoj, navigante preter suda Afriko, superregis la malkovron kaj komercon; Abel Tasman malkovris en 1642 Tasmanion kaj Nov-Zelandon.[36] La 18-a jarcento signis amason da esplorado fare de la rusoj en Alasko kaj la Aleŭtoj ekzemple fare de Vitus Bering, la francoj en Polinezio, kaj la britoj dum la tri vojaĝoj de James Cook - al Suda Pacifiko kaj Aŭstralio, Havajo, kaj la Nord-Amerika Pacifika Nordokcidento.

Kreskanta imperiismo dum la 19-a jarcento rezultigis la okupadon de la plejparto de Pacifiko fare de la okcidentaj potencoj. Signifaj kontribuoj al oceanografia sciaro estis faritaj dum la vojaĝoj de la HMS Beagle en la 1830-aj jaroj, kun Charles Darwin surŝipe;[37] la HMS Challenger dum la 1870-aj jaroj;[38] la USS Tuscarora (1873-1876);[39] kaj la germana Gazelle (1874-1876).[40] Kvankam Usono ekkontrolis la Filipinojn en 1898, Japanio regis okcidentan Pacifikon ekde 1914 kaj ĉefe dum la avancoj en la Pacifika Fronto ĝis la fino de la Dua mondmilito, kiam la Pacifika Floto de la Usona Mararmeo estis la efektiva estro de la oceano.

Dek kvar sendependaj regnoj troviĝas en Pacifiko: Kiribato, Nauro, Papuo-Nov-Gvineo, Tajvano, Tuvalo, Samoo, Aŭstralio, Fiĝioj, Japanio, Nov-Zelando, la Filipinoj, la Salomonoj, Tongo, kaj Vanuatuo. Ok el ĉi tiuj regnoj atingis plenan sendependecon jam de 1960, kaj la insuloj iam en la Kuratora Teritorio de la Pacifikaj Insuloj redifinis sian rilaton kun Usono. Ankaŭ en Pacifiko estas la usona ŝtato Havajo kaj kelkaj insulaj teritorioj kaj posedaĵoj de Aŭstralio, Ĉilio, Francio, Japanio, Nov-Zelando, la Unuiĝinta Reĝlando, kaj Usono.

La landoj de Pacifiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pacifika Bordo.
Landoj markitaj blue en la bordo de la Pacifika Bordo.

La Pacifika Bordo (aŭ Pacifika Ringo) estas la landoj ĉirkaŭ la bordo de la Pacifika Oceano. La Pacifika Baseno inkludas la Pacifikan Bordon kaj la insulojn de Pacifiko.[41] La Pacifika Bordo iom koincidas kun la geologia Pacifika fajra rondo.

La Pacifikinsula Forumo aŭ en angla Pacific Islands Forum estas inter-registara organizo kiu celas plibonigi la kunlaboradon inter la sendependaj landoj de la Pacifika Oceano. Ĝi estis fondita en 1971 kiel South Pacific Forum (Sudpacifika Forumo). En 1999, oni ŝanĝis la nomon; la Pacifikinsula Forumo estas plej inkluda el la Oceaniaj Forumoj de landinsuloj kaj de norda kaj de suda Pacifiko, inklude Aŭstralio. Ĝi estas neoficiala observanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Bordaj landoj kaj teritorioj[redakti | redakti fonton]

Suverenaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Teritorioj[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Japanio estas la plej granda fiŝkapta potenco en la Pacifiko kaj unu el plej grandaj en la tuta mondo. Tranĉado de frostigita tinuso per segilo en la Fiŝbazarego de Tsukiji.

La utiligo de la minerala riĉeco de Pacifiko estas malhelpata de la granda profundo de la oceano. En malprofundaj akvoj apud la marbordoj de Aŭstralio kaj Nov-Zelando, oni eltiras petrolon kaj naturan gason, kaj oni rikoltas perlojn laŭ la marbordoj de Aŭstralio, Japanio, Papuo-Nov-Gvineo, Nikaragvo, Panamo, kaj la Filipinoj, kvankam en tre malkreskanta kvanto.[42]

La plej grava posedaĵo de Pacifiko estas ĝiaj fiŝoj. La strandaj akvoj de la kontinentoj kaj la pli mezvarmaj insuloj donas haringon, salmon, sardinon, spadfiŝon, kaj tinuson, kaj ankaŭ konkulojn.[43] Troa fiŝkaptado iĝis grava problemo en kelkaj areoj. Por ekzemplo, fiŝkaptoj en la riĉaj fiŝkaptejoj de la Oĥotska Maro ĉe la orienta marbordo de Rusio estis malpliiĝintaj je almenaŭ duono ekde la 1990-aj jaroj kiel rezulto de trofiŝkaptado.[44]

Nuklea rubo[redakti | redakti fonton]

Ĉefministro Suga malakceptis trinki el botelo de traktita radioaktiva akvo el Fukuŝimo kiujn li estas tenanta, kiu estus ĉiuokaze disŝarĝita al la Pacifiko. 2020.[45]

El 1946 ĝis 1958, Marŝaloj utilis por la Pacifikaj Testejoj por Usono kaj estis la loko de 67 nukleaj testoj sur variaj atoloj.[46][47] Kelkaj nukleaj armiloj estis perditaj en la Pacifika Oceano,[48] kiel unu-megatona bombo perdita dum la incidento A-4 en 1965 en la Filipina maro.[49]

En 1986, la membroj-nacioj de la Sudpacifika Forumo deklaris la areon sennuklea regiono kiel provo halti nuklean testadon kaj preventi la renverson de nuklea rubo tie.

En 2021, la disŝarĝo de radioaktiva akvo devena el la Atomkatastrofo de Fukuŝima-Dajiĉi en la Pacifikan Oceanon dum daŭro de 30 jaroj estis finfine aprobita de la Japana Registaro, spite multajn protestojn. Tiu registaro asertis, ke la radioaktiva akvo estos dissolvita ĝis drinkebla nivelo.[50] Krom disŝarĝo, likado de tricio de la radioaktiva akvo el la Atomkatastrofo estis ĉirkaŭkalkulita inter 20 kaj 40 mil bilionoj da Bq-oj el 2011 ĝis 2013, laŭ la Fukuŝima atomcentralo.[51]

Mediaj temoj[redakti | redakti fonton]

La marfluoj de Pacifika Oceano estis kreinta tri "insulojn" de rubo.[52]

La kvanto de malgrandaj plasteroj flosantaj en nordorienta Pacifika Oceano pliiĝis centoble inter 1972 kaj 2012.[53] La ĉiam kreskiĝanta Pacifika rubovortico inter Kalifornio kaj Japanio estas trifoje tiom granda kiom Francio.[54] Ĉirkaŭkalkulitaj 80 000 metraj tunoj de plasto loĝas en tiu vortico, totale al 1.8 mil bilionoj da pecoj.[55]

Marrubo sur marbordo de Havajo.

Marpoluado estas ĝenerala terminego por la damaĝa enirado en la oceano de kemiaĵoj aŭ partikloj. La ĉefaj kulpuloj estas tiuj kiuj uzas la riverojn por liberigi sin el sia rubo.[56] La riveroj poste malplenigas tion ĉion en la oceanoj, ofte alportante ankaŭ kemiaĵojn uzitajn kiel sterko en netradicia agrikulturo. La troigo de oksigen-elĉerpaj kemiaĵoj en la akvo kondukas al hipoksio kaj al la kreado de "morta zono".[57]

Marrubo, konata ankaŭ kiel maraj rubaĵoj, estas hom-generita rubo kiu finfinas flosante en lago, maro, oceano aŭ ajna akvejo. Estas en Pacifiko du faktoroj kiuj pliakrigas tiu fenomemon: unuflanke la tiom longaj marbordoj kaj ĉefe de tre loĝataj landoj kaj mondoregionoj kiaj Ĉinio, Japanio, Koreio, Filipinoj, Vietnamio, Indonezio, Usono, Meksiko, Centrameriko, Kolombio, Peruo ktp., faras, ke la volumo de forĵetaĵoj kaj aliaj poluaĵoj devenaj de tiu areoj estas multnombra. Duaflanke la martrafiko en tiu areo estas enorma, ĉefe inter Azio (ĉefe Ĉinio) kaj Ameriko, kio rezultas en granda forĵetado el grandaj ŝipoj en malferma maro de internaciaj akvoj, normale sen kontrolado. Oceana rubo tendencas akumuliĝi en la centro de flukirloj kaj ĉe marbordoj, ofte venante surgrunden kie ĝi estas konata kiel "strandorubo".[56]

Krome, la Pacifika Oceano, pro sia enorma amplekso senhoma, estis elektita kiel falejo por homfaritaj satelitoj, kiel Mars 96, Fobos-Grunt, kaj Supratmosfera Esplorsatelito.

La insuloj de Pacifiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pacifikaj insuloj.
Tri el la ĉefaj grupoj de insuloj en la Pacifika Oceano.

La terminego Pacifikaj insuloj povas esti komprenata diversmaniere. Foje ĝi aludas nur al tiuj insuloj kovritaj de la geopolitika koncepto de Oceanio.[58][59] Laŭ kelkaj oftaj uzoj, la terminego Pacifikaj insuloj referencas al la insuloj de la Pacifika Oceano iam koloniigitaj de Britio, Francio, Nederlando, Usono kaj Japanio, kiaj la Pitkarna insularo, Tajvano, kaj Borneo.[60] Laŭ aliaj uzoj ĝi povas referenci al insuloj kun aŭstronezia heredo kiel Tajvano, Indonezio, Mikronezio, Polinezio, insuloj de Birmo, kiu trovis siajn genezojn en la kulturoj de Neolitiko de la insulo Tajvano.[61] Estas multaj aliaj insuloj loke ene de la limoj de la Pacifika Oceano kiuj foje ne estas konsiderataj parto de Oceanio. Tiuj insuloj estas la Galapagoj de Ekvadoro; la Aleutaj Insuloj en Alasko, Usono; la Vankuvera Insulo en Kanado; la insuloj de Rusio nome Saĥalino kaj Kuriloj; la insula ŝtato Tajvano kaj aliaj insuloj de tiu ŝtato; la Filipinoj; insuloj en la Sudĉina Maro, kio inkludas la disputatajn Sudĉinajn Marinsulojn; plej el la insuloj de Indonezio; kaj la insula ŝtato Japanio, kio enhavas la Japanan insularon.

Gravaj havenoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV, 8-a Oficiala Radikaro
  2. pacifiko en vortaro.net
  3. "Pacific Ocean". Britannica Concise. 2008: Encyclopædia Britannica, Inc. Alirita la 11an de Januaro 2022.
  4. International Hydrographic Organization (1953). "Limits of Oceans and Seas" (PDF). Nature (3a eld.). 172 (4376): 484. Bibcode:1953Natur.172R.484.. doi:10.1038/172484b0. S2CID 36029611. Arkivita el la originalo (PDF) en 8a de Oktobro 2011. Alirita la 11an de Januaro 2022.
  5. Administration, US Department of Commerce, National Oceanic and Atmospheric. "How big is the Pacific Ocean?". oceanexplorer.noaa.gov. Alirita la 11an de Januaro 2022.
  6. "Deepest Submarine Dive in History, Five Deeps Expedition Conquers Challenger Deep" (PDF).
  7. "CONFIRMED: Horizon Deep Second Deepest Point on the Planet" (PDF).
  8. Catholic Encyclopedia : Ferdinand Magellan. Newadvent.org (1a de Oktobro 1910). Alirita 31a de Oktobro 2010.
  9. "PWLF.org – The Pacific WildLife Foundation – The Pacific Ocean". Arkivita el la originalo la 21an de Aprilo 2012. Alirita la 12an de Januaro 2022.
  10. Mongillo, John F. (2000). Encyclopedia of Environmental Science. University Rochester Press. p. 255. ISBN 978-1-57356-147-1.
  11. "Pacific Ocean: Salinity", Encyclopædia Britannica. Alirita la 12an de Januaro 2022.
  12. "Kuroshio", Encyclopædia Britannica. Alirita la 12an de Januaro 2022.
  13. "Aleutian Current", Encyclopædia Britannica. Alirita la 12an de Januaro 2022.
  14. "South Equatorial Current", Encyclopædia Britannica. Alirita la 12an de Januaro 2022.
  15. Glossary of Meteorology (2009). Monsoon.[rompita ligilo] Arkivita la 22an de Marto 2008 ĉe Wayback Machine, American Meteorological Society. Alirita la 16an de Januaro 2009.
  16. Atlantic Oceanographic and Meteorological Laboratory – Hurricane Research Division. "Frequently Asked Questions: When is hurricane season?". Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio. Alirita la 13an de Januaro 2022.
  17. Trent, D. D.; Hazlett, Richard; Bierman, Paul (2010). Geology and the Environment. Cengage Learning. p. 133. ISBN 978-0-538-73755-5.
  18. Lal, Brij Vilash; Fortune, Kate (2000). The Pacific Islands: An Encyclopedia. University of Hawaii Press. p. 4. ISBN 978-0-8248-2265-1.
  19. Mueller-Dombois, Dieter (1998). Vegetation of the Tropical Pacific Islands. Springer. p. 13. ISBN 978-0-387-98313-4.
  20. Academic American encyclopedia. Grolier Incorporated. 1997. p. 8. ISBN 978-0-7172-2068-7.
  21. K, Harsh (19a de Marto 2017). "This ocean has most of the islands in the world". Mysticalroads. Arkivita el la originalo la 2an de Aŭgusto 2017. Alirita la 13an de Januaro 2022.
  22. Ishihara, Masahide; Hoshino, Eiichi; Fujita, Yoko (2016). Self-determinable Development of Small Islands. Springer. p. 180. ISBN 978-981-10-0132-1.
  23. United States. Nacia Oceana kaj Atmosfera Administracio; Western Pacific Regional Fishery Management Council (2009). Toward an Ecosystem Approach for the Western Pacific Region: from Species-based Fishery Management Plans to Place-based Fishery Ecosystem Plans: Environmental Impact Statement. Evanston, IL: Northwestern University. p. 60.
  24. Dunford, Betty; Ridgell, Reilly (1996). Pacific Neighbors: The Islands of Micronesia, Melanesia, and Polynesia. Bess Press. p. 125. ISBN 978-1-57306-022-6.
  25. West, Barbara A. (2009). Encyclopedia of the Peoples of Asia and Oceania. Infobase Publishing. p. 521. ISBN 978-1-4381-1913-7.
  26. Gillespie, Rosemary G.; Clague, David A. (2009). Encyclopedia of Islands. University of California Press. p. 706. ISBN 978-0-520-25649-1.
  27. "Coral island", Encyclopædia Britannica. Alirita la 13an de Januaro 2022.
  28. "Nauru", Charting the Pacific. Alirita la 13an de Januaro 2022.
  29. Meacham, Steve (11a de Decembro 2008). "Austronesians were first to sail the seas". The Sydney Morning Herald. Arkivita el la originalo la 26an de Julio 2020. Alirita la 13an de Januaro 2022.
  30. Heiske, Margit; Alva, Omar; Pereda-Loth, Veronica; Van Schalkwyk, Matthew; Radimilahy, Chantal; Letellier, Thierry; Rakotarisoa, Jean-Aimé; Pierron, Denis (22a de Januaro 2021). "Genetic evidence and historical theories of the Asian and African origins of the present Malagasy population". Human Molecular Genetics. 30 (R1): R72–R78. doi:10.1093/hmg/ddab018. ISSN 0964-6906. PMID 33481023.
  31. Gray RD, Drummond AJ, Greenhill SJ (January 2009). "Language phylogenies reveal expansion pulses and pauses in Pacific settlement". Science. 323 (5913): 479–83. Bibcode:2009Sci...323..479G. doi:10.1126/science.1166858. PMID 19164742. S2CID 29838345.
  32. Pawley A (2002). "The Austronesian dispersal: languages, technologies and people". En Bellwood PS, Renfrew C (eld.). Examining the farming/language dispersal hypothesis. McDonald Institute for Archaeological Research, University of Cambridge. pp. 251–273. ISBN 978-1902937205.
  33. Ober, Frederick Albion (2010). Vasco Nuñez de Balboa. Library of Alexandria. p. 129. ISBN 978-1-4655-7034-5.
  34. Camino, Mercedes Maroto. Producing the Pacific: Maps and Narratives of Spanish Exploration (1567–1606), p. 76. 2005.
  35. Fernandez-Armesto, Felipe (2006). Pathfinders: A Global History of Exploration. W.W. Norton & Company. pp. 305–307. ISBN 978-0-393-06259-5.
  36. Primary Australian History: Book F [B6 Ages 10–11.] R.I.C. Publications. 2008. p. 6. ISBN 978-1-74126-688-7.
  37. Marty, Christoph. "Charles Darwin's Travels on the HMS Beagle". Scientific American. Alirita la 14an de Januaro 2022.
  38. "The Voyage of HMS Challenger". www.interactiveoceans.washington.edu. Alirita la 14an de Januaro 2022.
  39. A Synopsis of the Cruise of the U.S.S. "Tuscarora": From the Date of Her Commission to Her Arrival in San Francisco, Cal. Sept. 2d, 1874. Cosmopolitan printing Company. 1874.
  40. Johnston, Keith (1881). "A Physical, Historical, Political, & Descriptive Geography". Nature. 22 (553): 95. Bibcode:1880Natur..22Q..95.. doi:10.1038/022095a0. S2CID 4070183.
  41. Wojtan, Linda S. (Decembro 1987) Teaching about the Pacific Rim. ERIC Digest No. 43. ERIC. Alirita 12a de Marto, 2011.
  42. "Pacific Ocean: Fisheries", Encyclopædia Britannica. Alirita la 14an de Januaro 2022.
  43. "Pacific Ocean: Commerce and Shipping", The Columbia Electronic Encyclopedia, 6a eldono. Alirita la 14an de Junio 2013.
  44. "Pacific Ocean Threats & Impacts: Overfishing and Exploitation" Arkivigite je 2021-08-14 per la retarkivo Wayback Machine, Center for Ocean Solutions. Alirita la 14an de Junio 2013.
  45. 大月規義, , "原発の処理水、菅首相「飲んでもいい?」 東電の説明は", 2020-11-03.
  46. Marshall Islands marks 71 years since start of US nuclear tests on Bikini (en-nz) (1a de Marto, 2017).
  47. . Bikinians evacuated 'for good of mankind' endure lengthy nuclear fallout. Al-Jazeera (28a de Julio, 2015).
  48. Thaler, Andrew David, "How many nuclear weapons are at the bottom of the sea. An (almost certainly incomplete) census of broken arrows over water.", Southern Fried Science, 26a de Julio, 2018.
  49. Richard Halloran. "U.S. discloses accidents involving nuclear weapons", 26a de Majo, 1981.
  50. "Fukushima: Japan approves releasing wastewater into ocean", 2021-04-13.
  51. Hsu, Jeremy, "Radioactive Water Leaks from Fukushima: What We Know", 2013-08-13.
  52. Great Pacific Garbage Patch. NOAA (11a de Julio, 2013). Arkivita el la originalo je 17a de Aprilo, 2014.
  53. Plastic waste in the North Pacific is an ongoing concern BBC 9 May 2012
  54. "'Great Pacific Garbage Patch' is massive floating island of plastic, now 3 times the size of France", ABC News, 23a de Marto, 2018.
  55. "'Great Pacific garbage patch' 16 times bigger than previously thought, say scientists", The Independent, 23a de Marto, 2018.
  56. 56,0 56,1 . Photos: Giant Ocean-Trash Vortex Documented – A First. National Geographic (4a de Septembro, 2009). Arkivita el la originalo je 19a de Novembro, 2010.
  57. Gerlach: Marine Pollution, Springer, Berlin (1975)
  58. D'Arcy, Paul. (Marto 2006) The People of the Sea: Environment, Identity, and History in Oceania. University Of Hawai'i Press. ISBN 978-0-8248-3297-1.
  59. Rapaport, Moshe. (April 2013) The Pacific Islands: Environment and Society, Revised Edition. University of Hawai'i Press. ISBN 978-0-8248-6584-9. “"This is the only contemporary text on the Pacific Islands that covers both environment and sociocultural issues and will thus be indispensable for any serious student of the region. Unlike other reviews, it treats the entirety of Oceania (with the exception of Australia) and is well illustrated with numerous photos and maps, including a regional atlas."”. Postulita subskribo pare de JSTOR
  60. (Julio 1942) “Pacific Islands”, Geographical Review 32 (3), p. 481–486. doi:10.2307/210391. Alirita 14a de Decembro 2014.. Postulita subskribo pare de JSTOR
  61. (Januaro 2011) “Taiwan Austronesian Language Heritage Connecting Pacific Island Peoples: Diplomacy and Values”, IJAPS 7 (1), p. 75–91. Alirita 2a de Majo 2015.. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]