Pacifika tajfun-sezono 2018

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pacifika tajfuno-sezono de 2018 estas ĝisnune, la plej damaĝokosta Pacifika tajfun-sezono sur registroj, ĝis la rekordo estis batita de la sekva jaro. La sezono estis super mezumo, produktante 29 ŝtormojn, 13 tajfunojn, kaj 7 super-tajfunojn.

Ĝi estas okazaĵo en la jara ciklo de formado de tropikaj ciklonoj, en kiu tropikaj ciklonoj formiĝas en la okcidenta Pacifika Oceano. La sezono daŭris dum 2018, kvankam plej multaj tropikaj ciklonoj tipe disvolviĝas inter majo kaj oktobro. La unua nomita ŝtormo de la sezono, nome Bolaven, disvolviĝis la 3an de januaro, dum la lasta nomita ŝtormo de la sezono, Man-yi, disipis la 28an de novembro.

La unua tajfuno de la sezono, Jelawat, atingis statuson de tajfuno la 29an de marto, kaj fariĝis la unua super-tajfuno de la sezono. En septembro 2018, Tajfuno Mangkhut fariĝis la kvara super-tajfuno de la sezono kaj faris alteriĝon sur la insulon de Luzono en Filipinoj kaj pli postaj efikoj en Hongkongo, Ĉinio kaj Suda Ĉinio. En la sama tago, Tropika Depresio Neneng formiĝis, kiu poste fariĝis Tropika Ŝtormo Barijat kaj faris alteriĝon en Vjetnamio. Fine de septembro, Tajfuno Trami (Paeng) formiĝis, iĝante la 5-a super-tajfuno de 2018. Dum Tajfuno Trami estis en Okcidenta Pacifiko, proksime al Okinaŭa kun ventoj de 165 km/h (105 mph), Tropika Depresio 30W formiĝis, kaj estis nomita Kong-rey de JMA post fortigado en tropikan ŝtormon. Ĝi intensiĝis en super-tajfunon la 2an de oktobro, iĝante la 5-a Kategorio 5 super-tajfuno. Pli poste en la monato, ĝi estis sekvita de la sesa kaj fina Kategorio 5-ekvivalenta ŝtormo de la sezono, nome Yutu.