Pacifikaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Pacifikinsulestroj, ĉiuj membroj de la Pacifikinsula Forumo, je kunsido en Samoo kun la usona Sekretariino de Ŝtato Condoleezza Rice (centre), 26a de Julio 2008.

La Pacifikaj insulojinsuloj de Pacifiko estas 20,000 al 30,000 insuloj en la Pacifika Oceano.

Tri el la ĉefaj grupoj de insuloj en la Pacifika Oceano.

La Pacifikaj insuloj estas termino tro amplekse referata al la insuloj de la Pacifika Oceano. Depende el la kunteksto, ĝi povas referenci al landoj kaj insuloj de komunaj Aŭstroneziaj devenoj, insuloj iam aŭ nune koloniigitaj, aŭ al Oceanio.

Nomambigueco[redakti | redakti fonton]

La terminego Pacifikaj insuloj povas esti komprenata diversmaniere. Foje ĝi aludas nur al tiuj insuloj kovritaj de la geopolitika koncepto de Oceanio.[1][2] Laŭ kelkaj oftaj uzoj, la terminego Pacifikaj insuloj referencas al la insuloj de la Pacifika Oceano iam koloniigitaj de Britio, Francio, Nederlando, Usono kaj Japanio, kiaj la Pitkarna insularo, Tajvano, kaj Borneo.[3] Laŭ aliaj uzoj ĝi povas referenci al insuloj kun aŭstronezia heredo kiel Tajvano, Indonezio, Mikronezio, Polinezio, insuloj de Birmo, kiu trovis siajn genezojn en la kulturoj de Neolitiko de la insulo Tajvano.[4] Estas multaj alaij insuloj loke ene de la limoj de la Pacifika Oceano kiuj ne estas konsiderataj parto de Oceanio. Tiuj insuloj estas la Galapagoj de Ekvadoro; la Aleutaj Insuloj en Alasko, Usono; la Vankuvera Insulo en Kanado; la insuloj de Rusio nome Saĥalino kaj Kuriloj; la insula ŝtato Tajvano kaj aliaj insuloj de tiu ŝtato; la Filipinoj; insuloj en la Sudĉina Maro, kio inkludas la disputatajn Sudĉinajn Marinsulojn; plej el la insuloj de Indonezio; kaj la insula ŝtato Japanio, kio enhavas la Japanan insularon.

Pacifikaj insuloj laŭ areoj (ĉirkaŭ 10,000 kvadrataj kilometroj)[redakti | redakti fonton]

Tiu listo inkludas ĉiujn insulojn troviĝantajn en la geografia Pacifika Oceano, kun areo pli granda ol 10,000 kvadrataj kilometroj.

Name Areo (km2) Lando aŭ landoj Loĝantaro Loĝdenseco Notoj
Novgvineo 785,753 Indonezio & Papuo-Novgvineo 7,500,000 9.544
Honŝuo 227,960 Japanio 103,000,000 451.8
Sulaveso 174,600 Indonezio 18,455,000 105.7
Suda Insulo 145,836 Novzelando 1,038,600 7.122
Norda Insulo 111,583 Novzelando 3,393,900 30.42
Luzono 109,965 Filipinoj 48,520,000 441.2
Mindanao 104,530 Filipinoj 25,281,000 241.9
Tasmanio 90,758 Aŭstralio 514,700 5.671
Hokkaido 77,981 Japanio 5,474,000 70.2
Saĥalino 72,493 Rusio 580,000 8.001
Tajvano 35,883 Tajvano 23,000,000 641
Kjuŝuo 35,640 Japanio 13,231,000 371.2
Hainano 35,400 Ĉinio 8,900,000 251.4
Nova Britio 35,145 Papuo-Novgvineo 513,926 14.62
Vankuvera Insulo 31,285 Kanado 759,366 24.27
Ŝikoku 18,800 Japanio 4,141,955 220.3
Novkaledonio 16,648 Francio 208,709 12.54
Palavano 12,189 Filipinoj 430,000 35.28
Viti Levu 10,531 Fiĝioj 600,000 56.97
Havajo 10,434 Usono 185,079 17.74

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D'ARCY, Paul. (Marto 2006) The People of the Sea: Environment, Identity, and History in Oceania. University Of Hawai'i Press. ISBN 978-0-8248-3297-1.
  2. RAPAPORT, Moshe. (April 2013) The Pacific Islands: Environment and Society, Revised Edition. University of Hawai'i Press. ISBN 978-0-8248-6584-9. “"This is the only contemporary text on the Pacific Islands that covers both environment and sociocultural issues and will thus be indispensable for any serious student of the region. Unlike other reviews, it treats the entirety of Oceania (with the exception of Australia) and is well illustrated with numerous photos and maps, including a regional atlas."”. Postulita subskribo pare de JSTOR
  3. (Julio 1942) “Pacific Islands”, Geographical Review 32 (3), p. 481–486. doi:10.2307/210391. Alirita 14a de Decembro 2014.. Postulita subskribo pare de JSTOR
  4. (Januaro 2011) “Taiwan Austronesian Language Heritage Connecting Pacific Island Peoples: Diplomacy and Values”, IJAPS 7 (1), p. 75–91. Alirita 2a de Majo 2015.. 

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • William Collins Sons & Co Ltd (1983), Collins Atlas of the World (revised 1995 ed.), London W6 8JB: HarperCollins, ISBN 0-00-448227-1