Pacismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pacifistoj)
Mahatma Gandhi, plej konata reprezentanto de moderna Pacismo.

Pacismo estas persona filozofio, socia movado kaj politika doktrino celantaj forigi ĉiajn militojn kaj konstanta ĝuo de paco.

Pacistopacifisto estas adepto de pacismo.

La vorto "packonservado" estas uzata kiel traduko de la angla "peacekeeper" [en]. Ne eblas atingi tiun rangon sen rekta partopreno en iu projekto, aŭ sen konstanta engaĝo en komplementa aktiveco (ekzemple administrado)[1].

Esperanto kaj pacismo[redakti | redakti fonton]

La pacismo estas aro de la ideoj, kiuj „anstataŭigas militon per juĝo por la solvo de la malkonsentoj internaciaj.“

Estas nature, ke Esperanto de komenco trovis multajn rilatojn kun Pacismo. Precipe, ĉar Zamenhof mem estis ekstrema pacifisto. Ankaŭ en preskaŭ ĉiuj naciaj propraj broŝuroj de la unuaj adeptoj sin trovas pacifistaj rimarkoj. Sed Gaston Moch estis la unua, kiu sisteme uzis Esperanton por servi al Pacismo.

La 6-an de aprilo 1905 en Parizo li preparis fondiĝon de Internacia Societo Esperantista por la Paco en ĉeesto de 16 personoj, kaj oni decidis fondi ankaŭ revuon monatan „Espero Pacifista“. Dum la 1-a UK en Bulonjo-ĉe-Maro, 1905, Moch aranĝis kunvenon de la societo; ĉeestis 39 membroj el 12 nacioj. La internaciaj kongresoj de Esperanto, precipe la unua, estis manifestacioj pacifistaj. Ankaŭ la apudkongresaj paroladoj de urbestroj de Folkestone, Dover, kaj Calais estis esperantistaj pacifistaj deklaracioj.

Dume la „Espero Pacifista“ aperis. La unua numero de julio 1905, havis 64 paĝojn - bele presitajn, riĉenhavajn. Ĝis fino de aŭgusto la revuo havis 124 abonantojn. La 21-an de septembro 1905 okazis la unua ĝenerala kongreso de la societo dum la 14-a Internacia Kongreso de Paco en Lucerno. Moch fariĝis prezidanto, Friedrich Schneeberger sekretario, Ludoviko Zamenhof honora prezidanto. La samurba Kongreso de Paco sin okupis ankaŭ pri Esperanto.

Jam en 1889 la 1-a Kongreso de Paco en Parizo esprimis principan deziron por la akcepto de „interkonsentita lingvo“ kaj elektis studontan komitaton. Ĉar ĝi ne donis vivsignon, la 6-a Kongreso en Budapeŝto, 1896, elektis novan. La 7-a Kongreso en Hamburgo, 1897, sin okupis pri du raportoj; la unua pledis por la latina lingvo, la dua raporto (de Moch) aprobita de la plimulto de la komitato, laŭdegis Esperanton, sed oni trovis, ke la demando ankoraŭ ne estas matura ĉe la pacifistoj kaj tial oni nur rekomendis komparan studon inter Esperanto kaj Latino. En Luzern, 1905, Moch proponis, ke la kongreso konsilu al la pacaj societoj, interkorespondi per Esperanto, ke la jarlibro montru la societojn kapablajn korespondi per Esperanto, ktp., sed oni prokrastis la decidon.

En 1906 la Societo Esperanto por Paco jam havis 295 membrojn el 22 landoj. Kun grandaj oferoj ĝi eldonis sep verkojn de „Libraro Pacifisma“, jarlibron ktp.

Ankaŭ dum la dua UK en Ĝenevo, 1906, kiel dum la sekvantaj oni aranĝis pacifistan fakan kunvenon, sed la dua ĝenerala kunveno okazis dum la Pacifista Kongreso en Milano. Tiam kiel ankaŭ en la sekvantaj jaroj Moch povis konstati, ke estis pli da pacifistoj inter la esperantistoj ol esperantistoj inter la pacifistoj. Notinde estas la telegramo de Nobel-premiita esperantisto Alfred Hermann Fried, kiu kiel ĵurnalisto partoprenis la packonferencon en Hago kaj sendis al la UK en Kembriĝo la jenan tekston: „El la falsa Pac-Konferenco mi salutas la veran Pac-Konferencon“. La 16-a packongreso en Munkeno fine alportis sukceson de Esperanto. La kongreso esprimis la deziron, ke Esperanto estu instruata en la lernejoj kiel internacia helpa lingvo kaj komisiis la Internacian Oficejon de Paco, konigi tiun deziron al la registaroj. Krom tio la kongreso decidis, ke ekde la proksima kunsidaro Esperanto povas esti uzata en kunsidoj.

Estis por longa tempo la lasta triumfo de la Esperanto-pacifista movado. La gazeto post kvarjara daŭro ne plu aperis, la societo mortis. Kaŭzoj estis, ke post 1908 la tuta mondo fariĝis militema, ne plu kredis al ebleco de pacifista solvo de internaciaj konfliktoj. La unuaj esperantistoj estis preskaŭ ĉiuj pacifistoj. Nun aperis en naciaj propagandaj gazetoj eĉ malkaŝe ŝovinistaj artikoloj. Ankaŭ la lingvaj disputoj en 1908/9 malutilis al la afero, eĉ Moch forlasis Esperanton, kaj mem la batalo por la plej taŭga organiza formo absorbis la fortojn de la esperantistoj.

Komence de la unua mondmilito pro la militema kaj ŝovinisma etoso esperantistoj propagandis por la milito - kaj francoj kaj germanaj esperantistoj instigis al malamikeco inter la popoloj.

Zamenhof mem daŭrigis sian pacifistan agadon, publikigis sian „Deklaracion pri Homaranismo“. Por dediĉi sian plenan energion al la pacifistaj ideoj de tiu ĉi deklaracio, li eĉ formetis sian oficialan rolon en la aferoj de Esperanto.

Dum la mondmilito la pacisma sinteno de Esperanto silentadis, nur malplimulto el la esperantistaro kontraŭis militon. UEA tiam uzis Esperanton por tre dankindaj homamaj celoj, helpo al malfeliĉaj viktimoj, pero de korespondaĵoj, ktp., sed agado en senco pacifista estis ne nur vana sed eĉ danĝera. Eĉ puran lingvan propagandon ŝovinistoj malhelpis per kalumnio de „defetismo“. La mondmilito ne nur sufokis ĉian pacifistan propagandon, sed la registaroj, kiuj ĝis nun ne ŝatis kaj tial ne subtenis Esperanton, nun ekuzis ĝin, por „informi“ = propagandi la neŭtralan eksterlandon. Tion faris esperantistoj el ĉiuj tendaroj, ĉar pagitaj de la respektivaj tendaroj.

Sed tuj post la milito sin montris, ke la esperantistoj kiel unuaj sin retrovis en pacifista spirito. Iliaj kongresoj (Hago kaj Prago), estis la unuaj, en kiuj la „malamikaj“ nacioj kune kunlaboris. Samtempe en 1921 fondiĝis la laborista kaj porpaca organizaĵo Sennacieca Asocio Tutmonda. Estis fondita en 1923 „Universala Esperantista Pacifista Ligo“, unua prezidanto iĝis Julia Isbrücker. Dum la antaŭkongreso en Vieno la 31-an de julio 1929, la Ligo aranĝis manifestacion en la granda salono Kobenzl, kiun partoprenis 400 kongresanoj. Oni decidis ĉiujare daŭrigi dum la UK tiujn manifestaciojn, sed tio restis nur decido, kaj grava Esperantista pacifista movado tiumomente ne ekzistis; decidoj de diversaj societoj kaj kongresoj, artikoloj kaj broŝuroj ne multe ŝanĝis tiun ĉi situacion. Nur la „Konferenco por Paco en Praha“, 1927, estis iom grava vivsigno de la ideo. Ankaŭ ĝi pruvis, ke la ideo inter esperantistoj vivas kaj okaze reaktiviĝos. Kaj estis signo de evoluo: ankaŭ inter la esperantistoj oni nun pli bone komprenis, ke la pacifista problemo estas nur parte lingva problemo, sed ĉefe problemo rasa kaj ekonomia.

Verkoj en Esperanto pri Pacismo[redakti | redakti fonton]

Organizoj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Solidareca Movado (angle International Solidarity Movement, akronime konata ISM) estas internacia pacmovado kiu, per neperforta rezista laboro, dokumentado de misuzoj kaj ĉeesto en okupata Palestino, laboras por krei "atenton al la palestina liberecbatalo kaj por fini la israelan okupadon".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kreskas la stabo de Civila Esperanta Servo, HeKo 678 3-C, la 27-an de aprilo 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Ĉion pri la pacmovado, la agado kontraŭ la milito, organizoj, revuoj, homoj