Paco de Lucía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paco de Lucía.
Paco de Lucía kaj Camarón de la Isla, la plej bonkvalitaj kaj famaj gitaristo kaj kantisto de flamenko de la fino de la 20a jarcento.

Francisco Sánchez Gomes, per arta nomo Paco de Lucía [pAko], (Algeciras, Kadizo, 21-a de decembro de 1947, Quintana Roo, Meksiko, la 25-an de februaro 2014), estis gitaristo de flamenko hispana. Ties dua familinomo estas "Gomes" pro ties patrino, Lucía Gomes, el Castro Marim (Portugalio); de tie la nomo de lia disko Castro Marín (Universal, 1987).

Li ricevis multajn premiojn, inter ili tiujn de la Premio Princo de Asturio de la Artoj (2004), la Honora doktoreco ĉe la Universitato de Kadizo[1] kaj de la Berklee College of Music, majo de 2010.

Kvankam preskaŭ tuta lia verko estas en flamenko, li registris ankaŭ kelkajn laborojn en aliaj stiloj, kiaj la klasika muziko, la fusio de flamenko kun ĵazo kaj aliaj muzikaj stiloj.[2]

Biografio

Jam la familio lernigis la arton al Paco. La patro kaj fratoj estis muzikistoj el kiuj tiuj lasta eĉ formis parton de la grupo de Paco de Lucía.

Fine de la 1960-aj jaroj, renkontis kun Camarón de la Isla, fama kantisto de flamenko kun kiu kreas mitan muzikan duon, frukto el kiu estas la du unuaj diskoj de ambaŭ.[3] Ili montriĝis kiel elstaraj ludistoj de la flamenko plej ortodoksa. Ili registris dek diskojn inter 1968 kaj 1977. Poste kaj kune kaj separe, ili estis pioniroj de flamenko pli populara kaj miksa enire en la tereno de la popmuziko, la rok-muziko kaj la ĵazo.

Paco de Lucía estas sekvanto de Sabicas, kaj el tiuj la gitaristo en flamenko estas ne nur akompananto de la kantisto sed ankaŭ propra muzikisto kiu povas koncerti soloe.

La plej grava kontribuo de Paco de Lucía al flamenko estas ties popularigo kaj internaciigo, kvankam tio bezonis iometan perdon de la ludpureco. Li estas konsiderata kiel elstara gitarludisto kaj virtuozo kaj de personega stilo, vigla kaj ritma. El la plej konataj verkoj menciindas "Entre dos aguas" (Inter du akvoj). Alia grava kontribuo de Paco de Lucía al flamenko nuntempa estis la inkludo de la perua skatolo, kiun li konis en Peruo fine de la 1970-aj jaroj, el Carlos "Caitro" Soto de la Colina, skatolisto kaj komponisto perua. Paco de Lucía komprenis ke tiu instrumento perua povas esti solvo al neceso de perkuto.

Diskaro

  • Los Chiquitos de Algeciras (1963), kun la frato Pepe de Lucía.
  • Dos guitarras flamencas en stereo (1965), kun Ricardo Modrego.
  • Doce canciones de García Lorca para guitarra (1965), kun Ricardo Modrego.
  • Dos guitarras flamencas en América Latina (1967), kun Ramón de Algeciras.
  • Canciones andaluzas para dos guitarras (1967), kun Ramón de Algeciras.
  • La fabulosa guitarra de Paco de Lucía (1967).
  • Doce Hits Para 2 Guitarras Flamencas (1969).
  • Hispanoamérica (1969).
  • Fantasía flamenca (1969).
  • El Lebrijano con la colaboración especial de Paco de Lucía (1970, Polygram).
  • Recital de guitarra (1971).
  • Con Los 7 De Andalucia (1971).
  • El Mundo del Flamenco (1971).
  • El duende flamenco de Paco de Lucía (1972).
  • Fuente y caudal (1973).
  • En vivo desde el teatro real (1975).
  • Almoraima (1976).
kun Al Di Meola
kaj John McLaughlin.

Diskoj kie li aperas

  • Pedro Iturralde Quintet: Flamenco-Jazz.
  • Touchstone: Chick Corea.
  • Bryan Adams: 18 'Til I Die, ludas melodion de Have You Ever Really Loved A Woman.

Notoj

  1. Paco de Lucía, príncipe y doctor del Flamenco, Konsultita la 25-a de marto 2009, Tobalina, José Luis, 4-a de junio, 2008
  2. Kill Bill vol 1 Paco De Lucia Biography, Konsultita la 25-a de marto 2009, Active Musician, angla
  3. Ramos Altamira (2005), paĝo. 175

Bibliografio

  • RAMOS ALTAMIRA, Ignacio, Editorial Club Universitario, Historia de la guitarra y los guitarristas españoles, 2005, San Vicente, Alicante, isbn =8484544583, paĝoj 175-177, ĉapitro 13, La guitarra flamenca.

Eksteraj ligiloj