Paco de Regensburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paco de Regensburg (franclingve trêve de Ratisbonne) estis akordo subskribita en 1684 inter la franca reĝo Ludoviko la 14-a, Hispanio kaj la imperiestro Leopoldo la 1-a en Regensburg. La teksto estis tre favora al Francio.

Kaŭzoj

En 1679, Ludoviko la 14-a kreis specialajn komisiojn, la « Ĉambrojn de kunigo » (Chambres de réunion), por serĉadi malnovajn jurajn aktojn, kiuj agnoskis la suverenecon de Francio super kontestitaj teritorioj. La reĝo povis tiel misuzi tiujn kadukajn tekstojn por pravigi la anekson de la lastaj nefrancaj partoj de Alzaco. Tie, Strasburgo estis nature la ĉefa celo de la reĝo, ĉar tiu grava urbo servis kiel enirejo por la imperiaj rotoj: la Francoj fine prenis ĝin en 1681. Ludoviko la 14-a sammaniere okupaciis la plejorientan parton de Hispana Nederlando en 1683 (la hodiaŭa Grandduklando de Luksemburgo) kaj la princlandan Palatinaton en 1684, kiuj ambaŭ fariĝis la nova franca provinco Sarlando. Pliposte ankaŭ sukcesis la okupado de malalta Skeldo: tio kvazaŭ donis al Francio kompletan regon super Flandrio.

Hispanio forte protestis kontraŭ tiuj agresoj faritaj dum paca periodo, kaj fine deklaris militon en 1683. Tamen, neniu alia ŝtato povis tiam alfronti Francion, kaj la Hispanoj devis do rapide peti pacon.

Enhavo

Laŭ la paco de Regensburg, Francio promesis dudekjaran militinterrompon, kaj obtenis kompense oficialan regon super la antaŭe aneksitaj teritorioj. Tio estis triumfo por Ludoviko, kiu sukcese submetis la plej gravajn malamikojn de Francio.