Pacov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Regiono Vysočina. Pluaj signifoj estas indikitaj en artikolo Pacov (apartigilo).

Koordinatoj: 49°28′13″N 15°00′15″E  /  49.47028°N, 15.00417°O / 49.47028; 15.00417 (Pacov)
Pacov
germane: Patzau
urbo
Pacov, kostely (01)-Pacov, kostely (02).jpg
Dekana preĝejo de ĉefanĝelo Mikaelo kaj monaĥeja preĝejo de sankta Venceslao sur placo de Svoboda en Pacov
Vlajka města Pacov.gif
Flago
Pacov-znak.svg
Blazono
Oficiala nomo: Pacov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Vysočina
Distrikto Distrikto Pelhřimov
Administra municipo Pacov
Historia regiono Bohemio
Situo Pacov
 - alteco 615 m s. m.
 - koordinatoj 49°28′13″N 15°00′15″E  /  49.47028°N, 15.00417°O / 49.47028; 15.00417 (Pacov)
Areo 35,85 km² (3 585 ha)
Loĝantaro 4 857[1] (01.01.2016)
Unua skribmencio 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 395 01
NUTS 3 CZ063
NUTS 4 CZ0633
NUTS 5 CZ0633 548511
Katastraj teritorioj 6
Partoj de urbo 6
Bazaj sidejunuoj 14
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Pacov
Retpaĝo: www.mestopacov.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Pacov estas historia urbeto en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Vysočina, 25km nordoriente de Tábor kaj 17 km nordokcidente de Pelhřimov, surlime inter Suda Bohemio kaj Bohemia-Moravia montetaro. En 2016 ĝi havis 4 857 loĝantojn.Tra Pacov trairas la 15-a grado de la orienta longitudo, kiu estas la nula meridiano de la mezeŭropa tempo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento estis surloke de la nuna urbo konstruita mezepoka burgo kaj apud ĝi vilaĝo. La unuaj skribaj mencioj pri ĝi devenas el komenco de la 14-a jarcento.

Pacov ekfloris en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kiam ĝi akiris siajn unuajn urbajn privilegiojn. En tiu tempo la burgo estis rekonstruita je renesanca kastelo. Al posedantoj de la urbo apartenis nobelaj familioj Malovec, Černín el Chudenice kaj imperiestra armeestro Zikmund Myslíka z Hyršova, kiu komence de la 18-a jarcento testamentis ĝin al la eklezia ordeno de la nudpiedaj karmelanoj. Tiam la kastelo estis rekonstruita je monaĥejo, origine laŭ projekto de la fama arkitekto Kilian Ignaz Dientzenhofer. Sed la monaĥejo ne daŭris longe, ĉar la ordeno estis nuligita far la imperiestro Jozefo la 2-a en 1787 kaj la konstruaĵo estis denove uzata kiel kastelo kaj poste parte ankaŭ kiel lernejo.

En la 19-a jarcento estis fonditaj bazoj por la loka industrio – precipe nutraĵ-maŝinindustrio kaj eta ledogalanterio. La urbo estas ligita ankaŭ kun historio de motorcikla sporto – plej verŝajne tie estiĝis ideo pri fondo de Internacias Motorcikla Federacio kaj en 1906 tie okazis la unua internacia motorcikla konkurso en la mondo. La kastelo ekde fino de La dua mondmilito ĝis 1992 estis sidejo de la armeo. Post ampleksa rekonstruo en 2011 en la kastela areo troviĝas regiona kultura kaj societa centro – ĝi estas sidejo de la urbodomo, urba biblioteko, informcentro kaj Urba Muzeo de Antonín Sova.

En Pacov troviĝas ankaŭ aliaj valoraj memorindaĵoj. Tial en 1990 ĝi estis proklamita kiel historia monumentzono. En la urbo okazas diversaj tradiciaj sportaj kaj kulturaj aranĝoj – la plej konata estas multĝentra kultura festivalo nomata "Pacovský poledník" ("Meridiano de Pacov"), kiu okazadas ĉiujare komence de julio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pacov, zámek 3.jpg

Baroka kastelo, origina burgo el la 13-a jarcento, estis rekonstruita je kastelo en la 16-a jarcento. Far Zikmund Myslíka z Hyršova ĝi estis donacita en 1718 al la ordeno de nudpiedaj karmelanoj kaj iom post iom ĝi transformiĝis al monaĥejo. Post ĝia nuligo en 1787 ĝi estis denove uzita kiel kastelo. Kvadratecan fermitan dispozicion damaĝis detruo de la orienta alo fine de la 19-a jarcento. En la 1860-aj jaroj parto de la konstruaĵo servis kiel lernejo kaj instruista loĝejo. Tie en 1864 en la familio de la instruisto naskiĝis poste fama poeto Antonín Sova, kiun memorigas apud la kastelo staranta monumento, kreita de J.V.Dušek. Ĝis 1945 la kastelo posedis nobela familio Weiss von Tessbach, poste ĝi estis ŝtatigita kaj en 1947 ekloĝis en ĝi la ĉeĥoslovaka armeo, kiu forlasis ĝin en sufiĉe damaĝita stato en 1992. Nur en 1997 la konstruaĵo fariĝis posedaĵo de la urbo, kiu komencis ampleksan rekonstruon, finitan en 2011. Nuntempe la kastelo estas sidejo de la Urba Oficejo, Urba Muzeo, Urba Biblioteko kaj Informcentro. En la solena riĉe ornamita salonego okazas nuptoceremonioj, koncertoj kaj aliaj kulturaj kaj sociaj eventoj.

Pacov, zámecký kostel sv. Václava.jpg

Baroka monaĥeja preĝejo de Sankta Venceslao estis konstruita en 1719 de la arkitekto Martin Wirtwerer. Nurajn 8 jarojn poste, dum la granda incendio de la urbo ĝi forbrulis kaj sekve estis renovigita. Post nuligo de la monaĥejo en 1787 ĝi servis por religiaj celoj nur post 160 jaroj – inter inter 1947 kaj 1974 utiligis ĝin Ĉeĥoslovaka husana eklezio. Intertempe ĝi estis uzita por diversaj celoj, ekde deponejo ĝis reprezentaj celoj. Kompleta rekonstruo estis finita en 1994. Surfrunte troviĝas blazono de Myslík el Hyršov kaj barokaj statuoj de Sankta Tereza el Avilo kaj Sankta Johano de la Kruco, Sankta Venceslao (meze), Sankta Joakimo kaj Sankta Anna. Plej supre estas lokita Virgulino Maria kun Jesueto kaj surgenuantaj anĝeloj. En la interno de la preĝejo somere okazadas ekspozicioj pri figura arto. En majo 2015 tie okazis migra ekspozicio "Ĉu Esperanto estas morta lingvo?" (projekto de ĈEA).

Pacov kostel 1.jpg

Dekana preĝejo de ĉefanĝelo Mikaelo situas sub la kastelo sur la ĉefa placo. Ĝiaj komencoj reiras al la 13-a jarcento. Sian nuan aspekton ĝi ricevis grandparte dum rekonstruo en la 2-a duono de la 14-a jarcento kaj komence de la 15-a jarcento, kiam ĝi fariĝis nesimetria dunava konstruaĵo. Interese estas, ke la preĝejo estis uzata komune far katolikoj kaj utrakvistoj. Komence de la 18-a jarcento la turo estis grave damaĝita per incendio kaj estis finkonstruita nur en la 1870-aj jaroj. Rekonstruo de la fasado de la preĝejo estis finita en 1997. Aliro al la preĝejo el sudo gvidas tra rimarkinda gotika portalo adaptita en 1737. Sur la ĥorejo el al 16-a jarcento oni povas vidi scenojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj. La meblaro estas plejparte barokstila. Historie interesaj estas romanika-gotika tomboŝtono de Hron el Pacov, la fondinto de la burgo de Pacov, el fino de la 13-a jarcento kaj epitafo de la posedanto de la urbo Zikmund Myslík z Hyršova el 1666.

Urba Muzeo de Antonín Sova estis fondita en 1908 far historiisto kaj mezlerneja instruisto Ferdinand Pakosta (1884–1914). Ĝi situis en la domo en la strato Hronova kaj en 2011 ĝis translokiĝis al la nove rekonstruita kastelo. La daŭra ekspozicio konsistas el kvar memstaraj partoj: "Historio de Pacov kaj ĝia ĉirkaŭaĵo", "Pacov kaj motorcikla sporto", "Vivo kaj verkardo de la poeto Antonín Sova" kaj "Galerio de la akademia pentristo Jan Autengruber" (1887–1920), plua konata loka naskiĝinto. La muzeo organizas ankaŭ portempajn ekspoziciojn kun artaj kaj historiaj temoj, prelegojn kaj literaturajn programojn. Por la ekspozicioj estas uzata ankaŭ la najbara ekspreĝejo de Sankta Venceslao. Ĝi alireblas tutjare (tamen kun malsamaj malfermohoroj en kaj ekster turisma sezono). Virtualajn trarigardojn kaj mallongan videofilmon eblas vidi en la muzea retejo (vidu en Eksteraj ligiloj).


Vidindaĵoj sur ĉefa placo (náměstí Svobody - placo de Libereco):

  • Urbodomo, moderna konstraĵo el 1921-1923 (n-ro 320)
  • Lernejo situanta apud la urbodomo, konstruita en 1881 en novrenesanca stilo, post rekonstruo en 2012 kun historiisma fasado
  • Paroĥejo (nomata ankaŭ suba kastelo) sur la norda parto de la placo, origine el la komenco 17-a jc., rekonstruita baroke en la 18-a kaj novgotike en la 19-a jc.
  • Sabloŝotona Statuo de Sankta Venceslao kun flankaj reliefoj de patronoj de la ĉeĥa lando estas verko de Z.Vondráček el Hořice el la j. 1906

Pluaj vidindaĵoj de la urbo:

  • Tombeja preĝejo de Sankta Barbara, rekonstruita kaj larĝigita en la j. 1681 - 1682. Kun origina predikejo, barokstila altaro kun bildo de Sankta Barbara kaj orgeno supozeble el la 18-a jc.
  • Kapelo de Sankta Anna kun okangula ronda dispozicio, konstruita en la 18-a jarcento ĉe onidire kuraca akvofonto. Interne roroka altaro kaj kupolo kun pentraĵo prezentanta panoramon de la urbo komence de la 18-a jc.
  • Domoj en stilo de t.n. kamparana baroko - bienoj en la strato Spálená, konstruitaj en la 18-a jc. kun barokaj ŝildoj kaj klasikismaj fasadoj
  • Sinagogo estiĝis supozeble komence de la 19-a jc., konstruita en klasikisma stilo kun pseŭdoromanikaj elementoj. Nuntempe privata posedaĵo publike nealirebla.
  • Juda tombejo estis fondita en 1680. La plej malnovaj konserviĝintaj tomboŝtonoj devenas el la 18-a jc.
  • Parko de Antonín Sova situas ĉe la ŝoseo direkte al Lukavec. En 1934 estis en ĝi starigita ŝtona monumento, en kiu troviĝas ujo kun cindro de la poeto.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

  • En la urbo naskiĝis kaj mortis la poeto Antonín Sova (1864-1928), kies pluraj verkoj disponeblas ankaŭ en Esperanto-traduko
  • Al pluaj konataj lokaj naskiĝintoj apartenas klasika filologo kaj rektoro de la Karola Universitato Alois Rzach (1850-1935), poeto kaj literaturhistoriisto Bohuslav Čermák (1846-1899), akademia pentristo Jan Autengruber (1887-1920) k.a.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pacov od historie k současnosti (Pacov ekde historio ĝis nuntempo). Pacov : Městský úřad, 1997. 142 p. ISBN: 80-238-0266-6.
  • VONDRÁČEK, Jan. Dějiny města Pacova a okolí (Historio de la urbo Pacov kaj de la ĉirkkaŭaĵo). Pacov : Muzeum Antonína Sovy, 1975. 6 volumoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉeĥa statistika oficejo.Nombro de la loĝantaro je 1.1.2016.p.82

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]