Pacta sunt servanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pacta sunt servanda estas latina esprimo kun laŭvorta traduko "akordoj estas obeendaj". Ĝi estas la plej baza principo de internacia juro. Traktato estu plenumita bonafide, laŭ la komuna senco de la vortoj de traktato en ĝia kunteksto kaj konsiderante ĝian celon. Laŭ tiu principo traktantoj ne povas alvoki la dispozioj de sia interna juro por malobei traktaton.