Pactraktato de San-Francisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joŝida kaj membroj de la Japana delegitaro subskribas la traktaton.

La Pactraktato de San-FranciskoTraktato de San-Francisko (en angla Treaty of San Francisco, en japana サンフランシスコ, 講和条約 San-Furanŝisuko kōwa-Jōyaku), Pactraktato kun Japanio (日本国との, 平和条約 Nihon-koku tono Heiwa-Jōyaku) aŭ ofte konata kiel Traktato de Paco kun Japanio, Pactraktato de San-Francisko, aŭ San-Franciska Pactraktato), ĉefe inter Japanio kaj la Aliancanoj, estis traktato oficiale subskribita de 48 landoj la 8an de septembro, 1951, en San-Francisko, Kalifornio, Usono. Ĝi ekvalidiĝis la 28an de aprilo, 1952, kaj oficiale finigis la uson-estritan aliancanan okupacion de Japanio. Laŭ la Artikolo 11a de la Traktato, Japanio akceptis la juĝojn de la Internacia Milittribunalo por Orienta Azio kaj de aliaj aliancanaj militkrimaj tribunaloj truditaj al Japanio kaj ene kaj ekstere de Japanio.[1]

Tiu traktato utilis oficiale por finigi la konsideron de Japanio kiel imperia potenco, por fiksi kompensojn al aliancanaj civiluloj kaj iamaj militprizonuloj kiuj estis suferintaj japanajn militkrimojn dum la Dua Mondmilito, kaj por finigi la aliancanan post-militan okupacion de Japanio kaj revenigi suverenecon al tiu lando. Tiu traktato faris etendan uzadon de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj[2] kaj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj[3] por difini la celojn de la Aliancanoj.

Tiu traktato, kun la Sekureca Traktato subskribita samtage, markis la komencon de la tiel nomita San-Franciska Sistemo; tiu esprimo, stampita de la historiisto John W. Dower, signifas la efikojn de la Japanaj rilatoj kun Usono kaj ties rolon en la internacia nivelo kiel difinita de tiuj du traktatoj kaj estas uzata por studi la vojojn laŭ kiuj tiuj efikoj regis la Japanan postmilitan historion.

Tiu traktato enkondukis ankaŭ la problemo de la statuso de Tajvano pro ties manko de specifeco pri la afero al kiu lando Tajvano estu kapitulaciita, kaj el tio kelkaj subtenantoj de sendependeco de Tajvano argumentas, ke ties suvereneco estas ankoraŭ nedeterminita.

Ĉeestantoj[redakti | redakti fonton]

Partoprenis en la kunsidoj proi la traktatoj reprezentantoj de Argentino, Aŭstralio, Belgio, Bolivio, Brazilo, Kamboĝo, Kanado, Srilanko, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Kubo, Ĉeĥoslovakio, Domingo, Ekvadoro, Egiptio, Salvadoro, Etiopio, Francio, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduraso, Indonezio, Irano, Irako, Japanio, Laoso, Libano, Liberio, Luksemburgio, Meksiko, Nederlando, Novzelando, Nikaragvo, Norvegio, Pakistano, Panamo, Paragvajo, Peruo, Filipinoj, Pollando, Saudarabio, Sudafriko, Sovetunio, Sirio, Turkio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Urugvajo, Venezuelo, kaj Vjetnamio.[4]

Ĉinio ne estis invitita pro malkonsentoj pri kiu el ambaŭ Ĉinioj, ĉu la venkita Respubliko Ĉinio (en Tajvano) aŭ la ĵus establita Popola Respubliko Ĉinio (en kontinenta Ĉinio) reprezentas la ĉinan popolon. Birmo, Barato, kaj Jugoslavio estis invititaj, sed ne partoprenis;[5] Barato faris apartan pactraktaton, pli favoran al Japanio.[6] Kiel konsekvenco de malkonsento inter Britio kaj Usono pri ambaŭ Ĉinioj, ankaŭ ambaŭ Koreioj ne estis invititaj.[7] Ankaŭ Italio kaj Protugalio ne estis invititaj, dum Pakistano, kiu ne ekzistis en la epoko de la milito, estis invitita kiel sukcedanto de Brita Hindio.

Sintenoj[redakti | redakti fonton]

Ĉinio kaj Sovetunio tute malakceptis terminojn de la traktato. Ankaŭ Srilanko, kiu estis suferinta japanajn bombardadojn dum la milito, petis pli mildan traktadon de la nova Japanio, baze sur etikaj principoj de budhismo. El la 51 partoprenantaj landoj, 48 subskribis la traktaton;[8] Ĉeĥoslovakio, Pollando kaj Sovetunio ne subskribis.[9]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Treaty of Peace with Japan (kun du deklaroj). Subskribita en San Francisco, 8a de septembro 1951. Alirita la 24an de decembro 2018.
  2. Preludo kaj Artikolo 5a
  3. Preludo
  4. Treaty of Peace with Japan (including transcript with signatories: Source attributed : United Nations Treaty Series 1952 (reg. no. 1832), vol. 136, pp. 45–164.). Taiwan Documents Project. Arkivita el la originalo je 2001-02-21. Alirita 2008-11-13.
  5. Social Studies: History for Middle School. 7–2. Japan's Path and World Events p. 2, Teikoku Shoin. Arkivita en Wayback Machine.
  6. Singh, Manmohan (29a de aprilo, 2005). Dr. Manmohan Singh's banquet speech in honour of Japanese Prime Minister (Speech). New Delhi: Prime Minister's Office. Arkivita en Wayback Machine 12an de decembro, 2005. Alirita la 24an de decembro 2018.
  7. "50 Years from San Francisco: Re-examining the peace treaty and Japan's territorial problems." [1][rompita ligilo]
  8. Peace Treaties after World War II: Peace treaty signed in San Francisco, September 8, 1951. The History Channel
  9. Foreign Office Files for Japan and the Far East 1951: September, Adam Matthew Publications. Arkivita 2007-10-12 ĉe Wayback Machine.