Lubián

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Padornelo (Zamora))
Lubián
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49570
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 306  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 6° 54′ U (mapo)42.035-6.9069444444444Koordinatoj: 42° 2′ N, 6° 54′ U (mapo) [+]
Alto 1 030 m [+]
Areo 94,46 km² (9 446 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lubián (Provinco Zamoro)
Lubián (Provinco Zamoro)
DEC
Lubián
Lubián
Situo de Lubián
Lubián (Hispanio)
Lubián (Hispanio)
DEC
Lubián
Lubián
Situo de Lubián

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lubián [+]
vdr

Lubián [luBJAN] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio, proksime al tiu kaj apude al la Provinco Oŭrenso, Galegio. Ĝi estas unu el malmultaj dulingvaj loĝlokoj de la provinco Zamoro, ĉar oni parolas kaj la hispanan kaj dialekton de la galega lingvo, ĉefe mikse.

La nomo Lubián estas etimologie eble deriva el lupo, kio estas tradicia loĝanto de la areo. Proksime estas vizitinda lupokaptejo nome Cortello dos Lobos (lupokorteto).

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aciberos, Chanos, Hedroso, Las Hedradas, Lubián kaj Padornelo, okupas totalan areon de 94,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 306 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 142 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Porto A Mezquita (Provinco Oŭrenso), Requejo kaj Hermisende.

Estas arkeologia loko de forika domaro de la 3-a jarcento a.K. Laŭ legendo la nuntempa loĝloko apartenis al la Templanoj.

Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado (mozaraba Jakoba Vojo, naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]