José Francisco de Isla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Padre Isla)
José Francisco de Isla
Persona informo
Naskonomo José Francisco de Isla de la Torre
Naskiĝo 24-an de aprilo 1703 (1703-04-24)
en Vidanes, Cistierna
Morto 2-an de novembro 1781 (1781-11-02) (78-jaraĝa)
en Bolonjo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Salamanko
Okupo
Okupo teologo • verkisto • poeto
vdr

José Francisco de ISLA de la Torre y Rojo (Vidanes, Leono, 25-a de aprilo de 1703Bolonjo, 2-a de novembro de 1781), novelisto kaj religiulo hispana de la ordeno de jezuitoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Monumento al Isla en Valderas.

Li jam infanaĝe elstaris pro sia intereso al legado. Jam 11jara ricevis bakalaŭron pri juro kaj 16jara (1719) eniris en la Jezuitoj. Studis filozofion kaj teologion en la Universitato de Salamanko. 19jara li tradukis Historion de la imperiestro Teodozio de Flechier. Kunlabe kun profesoro, li verkis anonime La juventud triunfante (Salamanko, 1727), priskribon proze kaj verse, kun kvar komedioj intermetitaj pri iaj religiaj festoj.

Li estis profesoro de Filozofio kaj Teologio en Segovio, Santiago de Compostela, Medina del Campo kaj Pamplono; krome li estis predikisto en Valadolido kaj Zaragozo. Li publikis sub falsan nomon Francisco Lobón de Salazar la plej gravan el siaj verkoj, nome unua parto de la Historia del famoso predicador fray Gerundio de Campazas, alias Zotes, en 1758, kiu vendiĝis dum nur tri tagoj (1 500 ekzempleroj), sed kies sukceson malhelpis la Inkvizicio, kiu malpermesis la verkon; la dua parto publikiĝis en 1768, jam ekzilita la aŭtoro, kontraŭleĝe kaj same malpermesita de la Inkvizicio.

Kiam la jezuitoj estis elpelitaj el Hispanio, li translokiĝis al Bolonjo. De tie li korespondis kun sia fratino kies leteroj komponis la verkon Cartas familiares. Same dediĉis sin al tradukoj. Li mortiĝis en 1781.

Fray Gerundio de Campazas[redakti | redakti fonton]

Temas pri novelo sen apenaŭ agado, kun kombino de du elementoj: satiro pri malbonaj predikistoj, de stilo pompa kaj afekta de gongorbarokaj predikistoj, kaj pedagogia traktato pri religia retoriko. Krome la aŭtoro interplektigas diversajn rakontojn kaj ŝercojn; konstateblas la influo de la pikareska romano kaj de Cervantes kun elstaro de ingenio kaj ironio. La historio priskribas pastron de malriĉa deveno kiu ricevas malbonkvalitan instruadon kaj predikas kion li ne komprenas, allogita de bona stato de la profesio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Papeles crítico-apologéticos (1726)
  • El tapabocas (1727)
  • Juventud triunfante (1727)
  • Cartas de Juan de la Encina. Obra de... Josef Francisco de Isla... contra un libro que escribió don Josef Carmona, cirujano... Intitulado: «Método Racional de curar Sabañones» (1732)
  • Triunfo del amor y de la lealtad. Día grande de Navarra (1746)
  • Historia del famoso predicador Gerundio de Campazas, alias Zotes. 1758 unua parto kaj 1768 la dua.
  • Mercurio general de Europa, lista de sucesos varios, 1758.
  • Los aldeanos críticos o cartas críticas sobre lo que se verá, Madrido, 1759.
  • Cartas familiares (1786). Estas eldonoj en Barcelono, 1883, kaj Leono, 1903.
  • Cartas a mi tia la de Albacete (1787)
  • Reflexiones cristianas sobre las grandes verdades de la fe, Madrido, 1785.
  • Cartas atrasadas del Parnaso kaj Sueño escrito por el padre Josef Francisco de Isla en la exaltacion del Señor D. Carlos III (que Dios guarde) al trono de España, Madrido: Oficina de Pantaleon Aznar, 1785.
  • Sermones, 1792 y 1793, ses vol.
  • Colección de papeles crítico-apologéticos, Madrido, 1787 1788, du vol.
  • Traduko de Alain René Lesage, Gil Blas de Santillana, 1787 kaj 1788.
  • Traduko de Compendio de Historia de España de Duchesne.
  • Traduko de Año cristiano deJean Croiset.
  • Traduko de Cartas criticas sobre varias questiones eruditas: cientificas, physicas y morales, a la moda y al gusto del presente siglo de Giuseppe Antonio Constantini en ok vol.
  • Traduko de Arte de encomendarse a Dios, o sea, virtudes de la oración de Antonio Francesco Bellati .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]