Pafnutij Ĉebiŝov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pafnutij Ĉebiŝov

Pafnutij Lvoviĉ Ĉebiŝov (ruse Пафну́тий Льво́вич Чебышёв) aŭ Ĉebiŝev (naskiĝis 16-a de majo (julia kalendaro: 4-a de majo) 1821 en Okatovo, regiono Kaluga; mortis 8-a de decembro (julia kalendaro: 26-a de novembro) 1894 en Peterburgo) estis rusa matematikisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pafnutij Ĉebiŝov naŝkiĝis en vilaĝo Okatovo apud Borovsk en familio de riĉa landposedanto Lev Pavloviĉ Ĉebiŝov. Unuaj lekcionoj pri matematiko li ricevis de sia patrino Agrafena Ivanovna. Krom matematiko, Ĉebiŝov ekde sia infaneco ŝatis kaj lernis muzikon. Tio ege influis lian percepton de monda harmonio.

En 1892 la familio de Ĉebiŝov transloĝiĝis al Moskvo por doni bonan edukon al la infano. En Moskvo lin instruis P.N.Pogorevskij, unu el la plej bonaj moskvaj instruistoj pri matematiko kaj fiziko. Alia lia lernanto estas Ivan Turgenev.

Somere de jaro 1837 Pafnutij Lvoviĉ komencas studi matematikon en Moskva universitato. El universitataj instruistoj lin plej influis Nikolaj Braŝman, tra kiu Ĉebiŝov ekkonis verkojn de Jean-Victor Poncelet.

En jaro 1838 Ĉebiŝev partoprenis en studenta konkurso kie ricevis duan pozicion por lia projekto pri trovo na solvoj de n-potenca polinomo surbaze de algoritmo de Newton. La verkon Ĉebiŝov finis jam en la sama jaro, kaj pro tio oni lin rimarkis kiel plej perspektivan studenton.

En 1841 pro granda malsato en Eŭropa Rusio la familio de Ĉebiŝov ne plu povis subteni lin. Tamen danke al sia granda energio, obstino kaj senhiziteco li sukcesis graduiĝi de universitato kaj fari disertacion.

En 1847 Ĉebiŝov iĝis docento pri teorio de nombroj en Peterburga universitato. En 1850 li doktoriĝis kaj iĝis profesoro. Tiun pozicion li tenis ĝis lia morto kaj neniam haltigis sian sciencan laboron. Li mortis je 8-a de Decembro 1894 ĉe skribtablo.

Lia tombo estas en vilaĝo Spas je 90 kilometroj apud Moskvo.

Lian nomon tenas:

Sciencaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Pafnutij Lvoviĉ Ĉebiŝov estas unu de fondintoj de teorio de aproksimaĵoj. Ankaŭ li multon verkis pri teorio de nombroj, probablokalkulo kaj mekaniko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]