Pafo kiu estis aŭdita ĉirkaŭ la mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La komenca stanzo de "Konkorda Himno" estas surskribita ĉe la bazo de la statuo de La Eta Viro fare de Daniel Chester French, situanta ĉe la Norda Ponto en Concord, Masaĉuseco.
Fronta vido de la sama statuo

Pafo kiu estis aŭdita 'ĉirkaŭ la mondo (en la angla: Shot heard 'round the world) estas esprimo origine rilatanta al la kolizio inter la fortoj de la Dek tri Kolonioj kaj la militfortoj de la Brita Imperio en la bataloj de Lexington kaj Concord okazigitaj en Masaĉuseco. La 19- an de aprilo 1775, evento kiu kondukis al la Usona Milito de Sendependeco. Poste la frazo ankaŭ aludis al la atenco kontraŭ Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este en Sarajevo, post kiu eksplodis la Unua Mondmilito kaj, ĝenerale, al la momento kiu kaŭzis iun forman eventon.

La origino de la frazo estas en la unua strofo de "Pyote Concord", poemo verkita en 1837 pri tiu fama batalo fare de Ralph Waldo Emerson. La plena stanzo estas:

Citaĵo
 By the rude bridge that arched the flood,

Their flag to April’s breeze unfurled,

Here once the embattled farmers stood,

And fired The Shot Heard 'Round The World
"Sur kruda ponto kiu transis la rivero
En la brizo de aprilo ilia flago estis disfaldita;
Ĉi tie, kamparanoj staris pretaj por batalo
Kaj pafis la pafon kiu estis aŭdita ĉirkaŭ la mondo."

Emerson intence uzis troigon en la frazo "pafo kiu estis aŭdita ĉirkaŭ la mondo." La signifo de la troigo estas, ke supozeble marĝena evento en la monda historio, nurunua pafo, havis grandan gravecon kaj konsekvencoj en la tuta mondo kaj tial la pafo estis aŭdita ĉie en la mondo.

En popola kulturo, la frazo rilatas al la mistero malantaŭ la ago mem pafi la unuan muskedon. Hodiaŭ oni ne scias ĉu la unua pafo estis pafita de patriota milico aŭ pli ĝuste de la brita armeo.