Pajnofluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pajnoŝalmo)
Pajnoflutisto.

PajnoflutoSirinkso estas blovmuzikilo konsistanta el aro da sinsekvaj tubetoj, je diferencaj longoj, el kanoj, bambuoj, k.a., paralele kunmetitaj kaj ŝtopitaj je unu sola ekstremaĵo. Preskaŭ ĉiuj instrumentoj estas diatonaj. Por ricevi duonajn tonojn oni devas ŝanĝi la blovangulon je 45 gradoj. Instrumentoj, ĉe kiuj la tubetoj estas en intervaloj de nur tutaj tonoj, apartenas al la 6-plus-6-instrumentoj. Ĉar por aŭ tri aŭ kvar tonoj de la gamo oni devas anguli la instrumenton je 45 gradoj, ĝi taŭgas nur por progresintaj flutistoj. Sed avantaĝe estas, ke por po ses gamoj validas la sama blovmaniero. Tiel oni povas tre simple transponi melodion. La basa 6-plus-6-fluto konsistas el du vicoj da tuboj, ĉar pro la grandeco ĝi ne taŭgas por la angulado.

Ankaŭ en la anda altebenaĵo (Peruo, Bolivio, Ĉilio, k.a.) troviĝas simila muzikilo kies nomoj estas sikuo, antarao kaj rondadoro. Ĝi estas tre ŝatata de la indiĝenaj popoloj kaj uzata dum la naciaj festoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]