Pakaĵvagono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Renovigita peza pakaĵvagono de la Kanada Landa Fervojo montrata ĉe Waterloo, Ontario, Kanado.

Pakaĵvagono estas fervoja vagono, destinita por veturigi pakaĵojn de pasaĝeroj de pasaĝeraj trajnoj. Pro tio ĝi kutime veturadas kun pasaĝeraj trajnoj, ofte rekte post la lokomotivo pro sekurecaj kialoj. Pakaĵvagono kutime havas grandajn pordojn kaj apartan ĉambron por trajnkondukistoj. Multaj pakaĵvagonoj estas ekipitaj per flanka trairejo kaj tial uzeblas ankaŭ meze de trajnoj.