Pakalo la Granda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pakalo la Granda

Pakalo “la Granda” (n. la 23-an de marto 603 - m. la 28-an de aŭgusto 683) estis ahauo aŭ reganto de la ahaxulelomajaa senjorlando Baakalo, kies sidejo troviĝis en Lakam Ha, nuntempe konata kiel Palenko, situanta norde de la meksika subŝtato Ĉiapo.

Li estis entronigita de sia patrino estante 12jaraĝa, regis ekde la jaro 615 ĝis 683. Li entronĝis post kiam Palenko travivis malbonan etapon. Dum la unuaj jardeoj de lia regado estiĝis epoko de paco kaj produktiveco. En 659 li entrepenis militan kampanjon kiu plifirmigis Palenkon kiel unu el la plej gravajn urbojn de la regiono. La regado de Pakalo karakteriziĝis per la kreskado de la arkitekturaj monumentoj de Palenko kaj la komenco de la hieroglifaj registraĵoj de ĝia dinastia historio.