Saltu al enhavo

Soumarský most

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pakbesta ponto)
Pakbesta ponto
ĉeĥe Soumarský most, germane Säumerbrücke
ponto
Soumarský most en 1938 (en antaŭaĵo malpeza fortikaĵo mod. 37). La ponto estis konstruita en la jaro 1937 kaj neniigita fare de germana armeo en majo de 1945
Oficiala nomo: Soumarský most
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prachatice
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Ŝoseo ŝoseo III/14141
Numero de ponto 14141-2
Transpontigas Varma Vultavo
Situo Soumarský most
 - koordinatoj 48° 54′ 30″ N 13° 49′ 29″ O / 48.90833 °N, 13.82472 °O / 48.90833; 13.82472 (mapo)
Materialo betono
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Transporto ŝosea
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Soumarský most
Portalo pri Ĉeĥio

Pakbesta ponto (ĉeĥe Soumarský most, germane Säumerbrücke) estas historia ponto kaj nuntempa ŝosea ponto trans Varma Vultavo, proksimume 5 km okcidente de Volary direkte al Lenora en suda Bohemio. Proksime troviĝas Volaraj ŝancoj, PP Malá niva kaj Pakbesta torfejo (kun IP Pakbesta torfejo kaj belvedero Pakbesta ponto)

La plej malnova ponto sur tiu ĉi loko estiĝis verŝajne jam post nelonge post estiĝo de praĥatica branĉo de Ora pado. Devus rilati al ĝi ankaŭ nedatita enskribo de episkopo de Passau, Ota el Lonsdorf, en kiu oni indikas, ke virina monaĥejo Niedernburg el Passau devas doni parton de siaj enspezoj el dogano sur Ora pado al Vyšehrada kapitulo, nome por riparoj de ponto en arbaro (ad renovandum pontem in silva). La unua ponto aŭ pli prefere travadejo de Ora pado trans Varma Vultavo ne estas en historiaj fontoj indikita kaj tial eblas, ke ĝi troviĝis sur alia loko kaj nur pli poste ĝi fiksiĝis sur la loko de la nuntempa ponto. Kiel estas menciite en la dokumento de passaua episkopo, estis pro la retenado de la ponto komisiita la praga Vyšehrada kapitulo, kiu devis zorgi pri Ora pado de la limo ĝis la hodiaŭa Staré Prachatice. Tiujn ĉi devojn iom post iom transprenis urbo Prachatice nome precipe en la husana epoko kaj sekve posthusana epoko, kiam la kapitulo fakte perdis siajn superulajn rajtojn en la regiono. La praĥaticanoj retenadis la ponton ĝis fino de la ekzistado de Ora pado kaj post la tridekjara milito, kiu aportis gravajn batalojn pri la transiro trans Varma Vultavo, lasis sur ĝia loko konstrui ponton novan, ĉar en la jaro 1652 la malnova ponto estis en kriz- teknika stato. Tiun ĉi ponton en la jaro 1937 anstataŭigis ponto betona, sed ĝi ne eltenis tro longe, ĉar en la jaro 1945 ĝi estis eksplodigita dum liberigaj bataloj fine de la 2-a mondmilito kaj sur la loko okazis denova konstruado de ligna ponto, kiun pli poste anstataŭigis fera ponto. La nuntempa ponto devenas el la jaro 1998 kaj ĝi estas denove betona. Oni ne sukcesis ĝis nun malkovri restaĵojn de la devena ponto en la regiono.

Alirebleco

[redakti | redakti fonton]

Soumarský most troviĝas rekte sur ŝoseo III/14141, deflankiĝanta el ŝoseo I/39 (el Volary al Lenora) kaj daŭriganta al České Žleby. Turistojn alkondukos ĉi tien flava flava turisma marko turisma vojo el Volary al České Žleby kajn ankaŭ vojo de Instrupado de Ora pado. Por biciklistoj estas ĉi tie biciklovojo 1055. Aŭtobusoj haltas en domaro en haltejo Volary, Soumarský Most, sian haltejon ĉi tie havas ankaŭ trajnoj sur fervojlinio Strakonice–Volary.

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]