Pakistan International Airlines

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vostobildo de PIA de la 1980-aj jaroj kiu iĝis identigilo de la flugkompanio.

Pakistan International Airlines (en urdua: پاکستان انٹرنیشنل ایئر لائنز) ofte referencata per PIA (en urdua: پی‌آئی‌اے‎) estas nacia flugkompanio de Pakistano. Ties ĉefa sidejo estas la Internacia Flughaveno Ĝinnah de Karaĉi dum ankaŭ la Internacia Flughaveno Allama Ikbal de Lahore kaj la Internacia Flughaveno Nova Islamabado de Islamabado servas kiel duarangaj kernoj.

La flugkompanio estis fondita la 29an de oktobro 1946 kiel Orient Airways, dekomence kun sidejo en Kolkato en Hindio, antaŭ ŝanĝi sian administradon al la ĵus sendependiĝinta ŝtato Pakistano en 1947. Ĝi estis ŝtatigita kaj kunigita kun alia flugkompanio en 1955,[1] kaj tiel naskiĝis Pakistan International Airlines Corporation. La flugkompanio komencis internaciajn servojn en 1955 per flugoj al Londono, tra Kairo kaj Romo.[2] PIA estis la unua flugkompanio de nekomunista lando kiu flugis al Ĉinio kaj estis la dua flugkompanio el Azio (post Air India) kiu akiris aviadilon Boeing 707. En 2004, PIA iĝis lanĉilo de Boeing 777-200LR.[3]

PIA estas la plej granda flugkompanio de Pakistano, kaj funkciigas aviadilaron de pli ol 30 aviadiloj. La flugkompanio funkciigas programitajn servojn por 18 enlandajn celojn kaj 25 internaciajn celojn tra Azio, Eŭropo, Mezoriento kaj Nordameriko. Ĝi funkciigas preskaŭ 100 flugojn ĉiutage.[4] Aldone al komercaj flugoperacioj, PIA ankaŭ posedas la hotelojn Roosevelt en Novjorko, kaj Sofitel Paris Scribe en Parizo.[5]

La flugkompanio dungis preskaŭ 13,000+ personojn en 2018.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "History – Pakistan International Airlines". web.piac.com.pk. Alirita la 30an de aprilo 2019.
  2. Administrator. "PIA history". travels-agencies.com. Alirita la 20an de junio 2016.
  3. "History of PIA – Pakistan International Airlines". historyofpia.com. Alirita la 30an de aprilo 2019.
  4. "History – Pakistan International Airlines"
  5. "Overseas assets: Sale of PIA hotels likely to rake in $700 million – The Express Tribune". 30a de aprilo 2014. Alirita la 30an de aprilo 2019.
  6. "PIA – Corporate Reports". Alirita la 30an de aprilo 2019.