Pakistana Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pakistana Esperanto-Asocio
landa asocio de UEA
Lando(j) Pakistano vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) estas fondita en 1978. Ĝi havas la statuson de Landa Asocio de UEA ekde la jaro 1989 [1].

Muztar Abbasi, kun blankeca barbo sidanta en la unua vico

Motora kunfondinto de la asocio estis Allama Muztar Abbasi, kiu naskiĝis en 1931 en Murree kaj mortis la 26-an de februaro 2004: Li estis la unua en la lando, kiu post ties ŝtata sendependeco de 1947 lernis Esperanton, kaj konsideratas "patro" de la Pakistana Esperanto-Asocio. La verkinto de lernolibro kaj tradukinto de la Sankta Korano estis honora membro de UEA; li instruis en diversaj lernejoj kaj havis tre riĉan bibliotekon (laŭ Saeed Ahmad Farani, Ravalpindio, kaj Tariq Umar Chauhdry, Multano).

Laŭ la stato de somero 2012, la asocio havas 450 membrojn kaj estas prezidata de Shabbir Ahmad Sial. Asocia organo estas la periodaĵo Facila Esperanto, kiu aperas 12-foje jare kaj estas redaktata de Tariq Umar Chauhdry. La centra asocia adreso situas en Multano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]