Pakistana Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Baĉa Ĥan kun Gandhi en 1946.

La Pakistana MovadoTehrik-e-Pakistan (en urdua تحریک پاکستان — Taḥrīk-i Pākistān) estis historia kaj sukcesa politika movado kiu celis apartiĝi el la Brita Imperio por formi sendependan nacian ŝtaton, Pakistanon, pere de la unio de la kvar provincoj situantaj en la malproksima regiono de la Nordokcidenta Subkontinento sama kiel de la plej nordorientaj regionoj de (Bengalo).[1]

La movado progresis kun la Hindia sendependiga movado kiu havis similajn celojn, sed la Pakistana Movado serĉis establi nacian-ŝtaton kiu protektu sian religian identecon kaj politikajn interesojn.[2] La unuaj organizitaj politikaj movadoj okazis en Aligarh kie alia literatura movado estis estrita de siro Sjed Ahmad Ĥan kiu konstruis la ekon de la Pakistana movado.[3] Eduka konvencio okazinta en 1906 kun la klopodoj de Sjed Ahmad Ĥan kaj de Vikar-ul-Hak, nome islamaj reformistoj, metis la movadon en politika nivelo en la formo establi ĉefan tendencon kaj poste en la ĵus formita Tuthindia Islama Ligo (TIL), kun elstaraj moderaj estroj kiuj serĉis protekti la bazajn rajtojn de islamanoj en la Brita Hindio.[4] Dum la komencaj etapoj de la movado, ĝi adoptis la planon de la filozofo Ikbal laŭ la diskurso de Allahabado ĉe la konvencio de la ĉiujara sesio de la TIL.[5][6] La konstitucia luktado fare de Muhammad Ali Jinnah pluhelpis akiri publikan eltenon por la movado en la kvar provincoj.[7] Urduaj poetoj kiaj Iqbal kaj Faiz uzis literaturon, poezion kaj diskursaron kiel povega ilo por politika konsciigo.[8][9][10] Feministoj kiaj Sheila Pant kaj Fatima Jinnah pioniris la emancipigon de pakistanaj virinoj kaj ties partoprenon en nacia politiko.[11]

La Pakistana Movado estis estrita de grande diversa grupo de personoj kaj ties luktado finfine rezultis en la fakto ke la Brita Imperio proklamis la Leĝon por Hindia Sendependeco de 1947, kiu kreis la sendependajn dominiojn de Barato kaj Pakistano.[12][13] La Pakistana Movado estis rezulto de serio de sociaj, politikaj, intelektulaj transformoj en la pakistanaj socio, registaro kaj pensmanieroj.[14] Klopodoj kaj luktoj fare de la Fondaj Patroj rezultis en la kreado de demokrata kaj sendependa registaro.[15] En la venontaj jaroj, alia naciisma movado establis fortan registaron, sekvita de puĉo en 1958.[16] Malkonsento kaj neekvilibra ekonomia distribuado kaŭzis insurekcion kiu kondukis al la fakto, ke Orienta Pakistano deklaris sendependeco kiel Popola Respubliko Bangladeŝo en 1971.[17] Post fortaj akceptoj kaj interkonsentoj atingitaj en 1973, la nova Konstitucio establis relative fortajn registarojn, instituciojn, naciajn tribunalojn, kaj leĝofaran parlamenton.[18][19] Pakistano evoluis al republikanismo, kaj al demokratio, kio rezultis en apero de trudoj de tradicia socia hierarkio kiu nun hegemonias ĉe la politikaj valoroj de Pakistano.[20]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . The Pakistan Movement. Roshni. Alirita 7-a de februaro 2014.
  2. Encyclopedia of Canada's peoples – Paul R. Magocsi, Multicultural History Society of Ontario.
  3. BURKI, Shahid Javed. (1999) Pakistan : fifty years of nationhood, 3‑a eldono, Boulder, CO: Westview Press. ISBN 0-8133-3621-X.
  4. . Establishment of All India Muslim League. 1-a de junio de 2003. AIML in India. Alirita 7-a de februaro de 2014.
  5. . Allahabad Address. Allahabad Address. Alirita 7-a de februaro de 2014.
  6. . Two-Nation Theory. Two-Nation Theory. Alirita 7-a de februaro de 2014.
  7. . Fourteenth Points of Jinnah. 2-a de junio de 2003. Fourteenth Points of Jinnah. Alirita 7-a de februaro de 2014.
  8. ALI, Faiz Ahmed Faiz ; translated with a new introduction by Agha Shahid. (1995) The rebel's silhouette : selected poems. Amherst: University of Massachusetts Press. ISBN 0-87023-975-9.
  9. HUSEIN KHIMJEE, PH. D. (2013) Pakistan: A Legacy of the Indian Khilafat Movement. iUniverse. ISBN 1-4917-0208-7.
  10. KURZMAN, edited by Charles. (2002) Modernist Islam, 1840-1940 a sourcebook. Oxford [u.a.]: Oxford University Press. ISBN 0-19-515468-1.
  11. AKBAR, Ahmad. (2012) Jinnah, Pakistan, and Islamic Identity. Routledge. ISBN 1-134-75022-6.
  12. DANI, edited by Ahmad Hasan. (1998) Founding fathers of Pakistan. Lahore: Sang-e-Meel Publications. ISBN 969-350830-0.
  13. JASJITSINGH, ed. by. (1990) India and Pakistan : crisis of relationship. New Delhi: Lancer Publ.. ISBN 81-7062-118-6.
  14. LIEVEN, Anatol. (2011) Pakistan a hard country, 1‑a eldono, New York: PublicAffairs. ISBN 1-61039-023-7.
  15. HASNAT, Syed Farooq. (2011) Pakistan. Santa Barbara, Calif.: Praeger. ISBN 0-313-34697-6.
  16. AZIZ, Mazhar. Military Control in Pakistan: The parallel State. Pakistan: Routledge, Aziz. ISBN 1-134-07410-7.
  17. . [lhttp://storyofpakistan.com/the-separation-of-east-pakistan/ Separation of East Pakistan]. Story of Pakistan documents. Alirita 7-a de februaro de 2014.
  18. Constitution of Pakistan. Constitution of Pakistan. Alirita 7a de februaro de 2014.
  19. CHITKARA, M.G.. (1996) Nuclear Pakistan. New Delhi: A.P.H. Pub. Corp.. ISBN 81-7024-767-5.
  20. COHEN, Stephen P.. (2004) The idea of Pakistan, 1‑a eldono, Washington, D.C.: Brookings Institution Press. ISBN 0-8157-1502-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]