Pakpatan
Pakpatan | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 57400 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 139 525 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 170 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 30° 21′ N, 73° 24′ O (mapo)30.3573.4Koordinatoj: 30° 21′ N, 73° 24′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 156 m [+] | ||
Areo | 821,11 km² (82 111 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Pakpatan, urdue پاکپتّن estas universitata urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), kie ĝi estas ĉefurboj de la samnomaj kantono kaj distrikto. La loknomo signifas "pura" kaj "doko" reference al pramo, kiu estis oficiala dum Mogola Imperio.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- areo: 821 km²
- supermara alteco: 156 m
- loĝantaro: 176 693 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo: 57400
- telefonkodo: +92 457
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pakpatan situas sur ebenaĵo laŭ rivero en orienta Pakistano. Sahival troviĝas 29, limo de Barato 40, Fajsalabado 121, provinca ĉefurbo Lahoro 163, Multano 187, Rawalpindi 363, Islamabado 376, Peŝavaro 443, Sukur 531, Kveta 611, Hajderabado 740, Karaĉio 876 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Pakpatan estas unu el la pratempaj urboj de Pakistano kun la origina nomo de Ajodhan. Ĝi estas konsiderita kiel 12000 jarojn aĝa urbo. Ajodhan komence estis loko de pramservo, kiu igis ĝin grava parto de la antikvaj komercaj vojoj, kiuj konektis Multan-on al Delhio. La fortikaĵo defendanta la urbon plurfoje estis konkerita ekde la 8-a jarcento, inter ili la plej fama estis Timur en 1398. Intertempe la urbo estis centro de pilgrimado en la pli larĝa islama mondo kaj la unua islama sankta loko en Sud-Azio. La sikoj kaptis la urbon en 1810. Ekde la brita dominado (1849) la urbo iĝis sidejo de kantono kaj distrikto. La municipo estis kreita en 1867, tiutempe la sanktejoj estis honoritaj egale fare de islamanoj, sikoj kaj hinduoj. Inter la 1890-aj kaj la 1920-aj jaroj la britoj konstruis vastan reton de kanaloj en regiono ĉirkaŭ Pakpatan. La brita dominado okazis ĝis 1947, poste la minoritataj hinduoj sikoj translokiĝis al la alia nova ŝtato Barato, samtempe muslimoj alvenis ankaŭ en tiun urbon. Pakpatan daŭre estas ĉefa pilgrima centro kun ĉirkaŭ 2 milionoj da jaraj vizitantoj.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1901 | 1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2010 | 2017 |
---|---|---|---|---|---|---|
6 192 | 27 974 | 42 028 | 69 820 | 107 791 | 139 525 | 176 693 |
La panĝaba estas la indiĝena parola lingvo, sed la urdua ankaŭ estas vaste komprenita. Oni parolas ankaŭ lokajn lingvojn.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Pakpatan fokusiĝas pri akcepto de pilgrimantoj. En la najbareco estas agrikulturo helpe de irigaciaj kanaloj.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Pakpatan kampusoj kun kolegioj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Pakpatan havas nur 4 vojojn al la proksimaj urboj (ĉefŝoseo mankas). La urbego havas flankan fervojan linion. En Pakpatan ankaŭ flughaveno mankas, la plej proksimaj internaciaj flughavenoj en Multano, Lahoro kaj Fajsalabado funkcias.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Pakpatan havas sekan klimaton kun tre malalta pluvokvanto. Dum la someroj la temperaturoj superas ofte 40 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- moskeoj, sanktejoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans