Sintra Nacia Palaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palácio Nacional de Sintra)
Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo de UNESKO
Sintra Nacia Palaco
palacokultura heredo
Bazaj datoj
Konstrustilo maŭra arkitekturo • Manuelisma stilo • Gotika arkitekturo • mudeĥara arkitekturo vd
Lando Portugalio vd
Situo Sintra (Santa Maria e São Miguel, São Martinho e São Pedro de Penaferrim)
Situo
Geografia situo 38° 47′ 52″ N, 9° 23′ 27″ U (mapo)38.797777777778-9.3908333333333Koordinatoj: 38° 47′ 52″ N, 9° 23′ 27″ U (mapo)
Sintra Nacia Palaco (Portugalio)
Sintra Nacia Palaco (Portugalio)
DEC
Sintra Nacia Palaco
Sintra Nacia Palaco
Situo de Sintra Nacia Palaco
Map
Sintra Nacia Palaco
Parto de Kultura pejzaĝo de Sintra vd
Posedata de Portugalio vd
Retejo https://www.parquesdesintra.pt/parques-jardins-e-monumentos/palacio-nacional-de-sintra/
Monda heredaĵo
Lando  Portugalio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj
Fonto [1]
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 38° 47′ 52″ N, 9° 23′ 27″ U (mapo)38.797777777778-9.3908333333333Koordinatoj: 38° 47′ 52″ N, 9° 23′ 27″ U (mapo)
Registra historio
Registrado   (n.k. sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Birda vidaĵo.

La Sintra Nacia Palaco (konata ankaŭ en portugala kiel Palácio da Vila (Urba Palaco, kontraste al la Montopinta Palaco), en la freguesia de Sintra nome São Martinho, estis reĝa palaco nune posedaĵo de la portugala ŝtato, kiu uzas ĝin por turismaj kaj kulturaj celoj. Estas urba palaco, kies konstruado estis komencita komence de la 16-a jarcento, kies arkitekto estas nekonata.

Ĝi enhavas mikson de elementoj de diversaj arkitekturaj stiloj, nome mudeĥara, gotika, manuelisma, renesanca kaj historiisma. Ĝi estas konsiderata ekzemplo de organika arkitekturo, per aro de korpoj ŝajne separitaj, sed kiuj formas parton de artikita tuto, pere de kortoj, ŝtuparoj, koridoroj kaj galerioj.

La palaco formas parton de komplekso "Kultura Pejzaĝo de Sintra" deklarita Heredo de la Homaro fare de Unesko en 1995.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fasado.

Konstruita ĉefe en la 16-a jarcento, estas rakontoj pri ekzistado de alia antaŭa palaco ie tie. En 1489 oni iniciatis kampanjon de konstruado kiu malpezigis la iamajn vorkojn kaj pliriĉiĝis la internajn ornamaĵojn, aparte per andaluztipaj azuleĥoj. Inter 1505 kaj 1520 oni kreis la nomitan manuelisman alon kaj, en 1508, oni ekkonstruis la Sala dos Brasões (Salono de la Blazonoj). Dum la regado de Johano la 3-a (meze de la 16-a jarcento), oni konstruis la areon inter la johanisman kaj manuelisman. En la 17-a jarcento oni faris ŝanĝojn kaj ampleksigon kaj, inter 1683 kaj 1706 (regado de Petro la 2-a), oni plinovigis la pentraĵojn de la plafonoj de kelkaj salonoj.

En 1755 oni faris gravajn laborojn de restaŭrado, por ripari la damaĝojn okazigitajn de la Tertremo de Lisbono, kaj oni konstruis la alon inter la Jardim da Preta kaj la Pátio dos Tanquinhos. En 1863 oni entreprenis novan kampanjon de dekoradon.

La palaco estis klasita kiel Nacia Monumento en 1910.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Palácio da Vila estas palaco situanta sube, ene de la vilaĝo mem, kontraste kun la Kastelo de la Maŭroj supre, meze de la monto, kaj la Palaco de la Roko pli supre sur la montopinto. Ĝi estis reĝa sidejo kaj nun turisma vizitindaĵo. Estas tipa la bildo de la palaco superregita de la du konusaj konstruaĵoj de la enormaj kamenoj videblaj de malproksime. Aliaj eroj de la palaco estas la salonoj (sep nomitaj laŭ specifa ornamaĵo), kapelo, lignaj tegmentoj kaj la enorma kuirejo. La fasado estas organizita kiel tri korpoj el kiuj tiu centra estas pli alta kaj granda. En la teretaĝo estas arkado. Inter salonoj menciindas la Sala dos Archeiros (de Pafarkistoj), la Sala Moura (de Araboj), la Sala das Pegas (de Pigoj), la Sala dos Cisnes (de Cignoj), la Sala dos Brasões — kun blazonoj de 72 nobelaj familioj portugalaj kaj de la ok filoj de Manuelo la 1-a —, la Sala das Sereias kaj la Sala da Audiência.

Bildaro[redakti | redakti fonton]