Saltu al enhavo

Palaŭa orelstrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palaŭa orelstrigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj, Animalia
Filumo: Ĥorduloj, Chordata
Klaso: Birdoj, Aves
Ordo: Strigoformaj, Strigiformes
Familio: Strigedoj, Strigidae
Genro: Otus
Hodgson, 1837
Specio: Palaŭa orelstrigo, O. podarginus
Otus podarginus
(Hartlaub & Finsch, 1872)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Otus podarginus
  • Pyrroglaux podargina
  • Pyrroglaux podarginus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Palaŭa orelstrigo (Otus podarginus) kaj orelstrigo de Palaŭoj estas specio de strigoj en la familio Strigedoj kaj genro Otus. Ĝi troviĝas kiel endemio en insuloj de Palaŭo. Palaŭaj orelstrigoj estas malhelruĝecbrunaj kun malgrandaj blankaj punktoj disĵetitaj sur siaj plumoj. Ili estas endemiaj de tiuj insuloj en la okcidenta Pacifiko, kie ili troviĝas en arbaroj kaj lagunarboj, ravinoj kaj mangrovmarĉoj. Palaŭaj strigoj nestas en kavaĵoj de arboj, vivas en grupoj kaj estas teritoriemaj.

La Palaŭa orelstrigo antaŭe estis lokita en la monotipan genron Pyrroglaux. Ĝi estis movita al Otus surbaze de la rezultoj de studo pri molekula filogenetiko publikigita en 2019.[1][2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (2019) “Extensive paraphyly in the typical owl family (Strigidae)”, The Auk 137 (ukz070). doi:10.1093/auk/ukz070. 
  2. Owls. IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (January 2021). Alirita 18a de Majo 2021 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]