Palaco Bellevue (Kaselo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco Bellevue
palaco
Bazaj datoj
Arkitekto Paul du Ry vd
Lando Germanio vd
Situo Kaselo
Situo
Geografia situo 51° 18′ 35″ N, 9° 29′ 38″ O (mapo)51.30979.49389Koordinatoj: 51° 18′ 35″ N, 9° 29′ 38″ O (mapo)
Palaco Bellevue (Hesio)
Palaco Bellevue (Hesio)
DEC
Palaco Bellevue
Palaco Bellevue
Lokigo de Hesio en Germanio
Situo de Palaco Bellevue
Map
Palaco Bellevue
vdr

Palais Bellevue (germane: Palais Bellevue) estas palaco en Kassel, Germanio, Schöne Aussicht nr 2, kiu gastigis ĝis decembro 2014 muzeon pri la Fratoj Grimm.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1714 Paul du Ry faris por landgrafo Karlo (Hesio-Kaselo) konstruaĵon, kiu restis kvazaŭ nedamaĝita dum la Dua mondmilito - maloftaĵo en Kaselo. Ĝi krome atestas la arkitekturan kvaliton de la baroka surkonstruado de la supera novurbo. La tuto estu stelobservejo. Laŭŝajne la landgrafo neniam uzis ĝin kiel stelobservejon; ĝi tuj donitis al lia amikino, la grafino Barbara Christine von Bernhold, por enloĝado. Poste ĝi estis preferita urba loĝejo de la landgrafo Vilhelmo la 9-a (Hesio-Kaselo), kiu alikonstruigis la internon en 1790. Laŭ tiu ĉi stato ĝi aspektas ĝis hodiaŭ.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La trietaĝa konstruaĵo estis la fortimpresa sudokcidenta finilo de la fama loĝadstrato Bellevue. La postmilita novkonstruado kun multo da buroejoj kaj altaj loĝdomoj nature detruis la iaman aspekton.

Kiam oni restaŭradis en 2001/02 la eksteron oni bedaŭrinde maltrafis la ŝancon rekonstrui la originan eksteran fasadon de Louis du Ry. Krucforma stelobserveja loko sub la nuna mansarda tegmento ankoraŭ ekzistas. La ligna ŝtuparo heliketa de 1790 estas la ununura siaspece en Kaselo krom la ŝtuparo de ĉe Renthof.

Muzeo dum pli ol duona jarcento[redakti | redakti fonton]

Muzea uzo estis de 1959 ĝis antaŭ januaro 2015: post la fermo de la Grimm-muzeo estis novaj planoj krei grandan Grimm-mondon en Kaselo kun muzea kaj esplorada-dokumentada taskoj. Ĉiuokaze ĝi troviĝu aliloke, ne plu en la Bellevue-palaco. Tamen interrete estas ĝis nun ebleco esti grivdata tra la ne plu malfermita muzeo. La lasta aliaranĝo enmuzea estis en 2012. Fakte, en la 4.9.2015 malfermitis la nova Grimm-mondo proksime de la kvartalo Weinberg.[1]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Wurzel, Thomas (red.): Kulturelle Entdeckungen Nordhessen. Band II, eldonita fare de Sparkasse-Kulturstiftung Hessen-Thüringen, Stuttgart 2002, p. 59

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]