Palaco Luvro
| Palaco Luvro | |
|---|---|
| palaco | |
| Prezento | |
| Geografio | |
| Geografia situo | 48° 51′ 40″ N, 2° 20′ 9″ O (mapo)48.8610282.335886Koordinatoj: 48° 51′ 40″ N, 2° 20′ 9″ O (mapo) |
La Palaco Luvro estas eksa reĝa palaco lokita en la 1a arondismento de Parizo sur la dekstra bordo de Sejno, inter la ĝardeno Tuilerioj kaj la preĝejo Saint-Germain-l' Auxerrois. Pariza rezidejo de la francaj regnestroj ekde mezepoko ĝis la Dua Imperio, juvelujo kaj emblemo de la artoj en Francio, la palaco akceptas la muzeon Luvro ekde la 18-a jarcento, same kiel la muzeo de la Ornamartoj kaj la Lernejo de Luvro. La konstruo de tiu vasta arkitektura aro, intime kunligita de la historio de Parizo, vastigas sin sur pli ol 800 jaroj.
Origine fortikaĵo superanta la riveron Sejno ene de la muroj konstruitaj de Filipo Aŭgusto en 1190, la Palaco Luvro fariĝis la plej grava reĝa kaj kortega rezidejo sub Karlo la 5-a en la 14-a jarcento, protektante la reĝan bibliotekon kaj trezoron. Ekde Renesanco, la kastelo kaj ĝia impona loĝejturo estis iom post iom malkonstruitaj por liberigi lokon al pli granda palaco. Per siaj renovigoj Francisko la 1-a enkondukis modernan arkitekturon en la koron de Parizo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ĝenerala vido de Palaco Luvro.
-
La Palaco Luvro el la Ĝardeno Tuilerioj.
-
Evoluo de la Palaco-konstruado.
-
La placo de Palais-Royal, el la suda flanko, en 2009.
-
La Palaco Tuilerioj fotita kvar jarojn antaŭ ĝia bruligo.
Evoluo de la Palaco Luvro kun la tempo
[redakti | redakti fonton]Dank'al la vorkoj okazintaj dum la regado de Napoleono la 3-a (partoj: 19, 20), la Palaco Luvro estis finkonstruita en 1857. Ĉar la konstruado de tiu palaco komenciĝis en 1567, necesis 2 jarcentoj kaj 90 jaroj por atingi tiu rezulton. Sed bedaŭrinde nur dum 14 jaroj, ĉar la partoj : 3, 5, 8, 11, 14 estis grandparte detruitaj dum la Pariza Komunumo pro bruligo en la 23a de majo 1871. Tiuj partoj konstituis la Palacon Tuilerioj. El tiu postrestas nur la Pavilono de Flore ĉe Sejno kaj la Pavilono de Marsan, ĉar ili estis riparitaj post la bruligo.


Indas precizigi, ke la orienta parto (etapoj : 1, 2, 9, 12, 16) nomiĝas Kvadrata korto (france: Cour carrée aŭ Cour carrée du Louvre).
-
La bruligita palaco.
-
La palaco post la bruligo (fotita de Jean-Eugène Durand).
Fakte, la konstruaĵo estis riparebla, ĉar nur la plankoj, tegmento kaj ornamoj estis tute detruitaj.
Charles Garnier superrigardis la malkonstruon de la ruinoj ekde junio 1882 kaj daŭrigis sian laboron post kiam la kontrakto por la ruinoj estis aljuĝita al la entreprenisto Achille Picart la 4-an de decembro 1882. Post la 30-a de septembro 1883, nenio restis de la ruinoj de la Palaco Tuilerioj.
Ekde la detruo de la Palaco Tuilerioj, la ideo rekonstrui Luvron kaj la palacan komplekson de Tuilerioj estis proponita plurfoje. Aparte, sub la Tria Respubliko, kaj poste sub la Kvina Respubliko, pluraj registaroj konsideris rekonstrui la palacon.

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- École du Louvre, supera lernejo pri arto en la palaco
- Luvro, muzeo
- Tuileries, kvartalo kaj palaco
- Piramido de Luvro
- Louvre-Lens
- Louvre Abu Dhabi

