Palaco Miramar (Donostio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Palaco Miramar, en Donostio, Hispanio

La Palaco Miramar (ankaŭ nomata Municipa Palaco MiramarReĝa Palaco) estas anglostila palaco kiu troviĝas en la urbo Donostio-San Sebastián, en Eŭskio (Hispanio) konstruita en 1893 laŭ mendo de la Hispana Reĝa Familio, surbaze de la projekto de 1889 de la angla arkitekto Selden Wornum. Ĝi troviĝas ĉe la Golfeto de La Konko. Ekde tiu palaco troviĝas unu el la plej bonaj vidaĵoj de la urbo. Pro la alveno de la Dua Hispana Respubliko kaj poste de la Frankismo, la palaco estis konfiskita al la Reĝa Familio kaj ĝi estis administrata de la ŝtato ĝis la nuntempo. Ĝi estas uzata kiel somerkursejo de la Eŭska Universitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]