Palaco de Belartoj (Meksikurbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Vido de la Palaco de Belartoj el la rigardejo de la Torre Latinoamericana.

La Palaco de Belartoj aŭ en hispana Palacio de Bellas Artes, situanta en la Historia Centro de Meksikurbo, estas la maksimuma hejmo de la esprimado de la meksika kulturo, konsiderata la plej grava muzikteatrejo de Meksiko, kaj la plej grava centro dediĉita al la belartoj en ĉiuj ties manifestacioj. La UNESKO deklaris ĝin arta monumento en 1987.

Ties konstruado estis mendita precize de la meksika prezidento Porfirio Díaz fine de lia regotempo, okaze de la celebro de la Centjarigo de la Sendependigo de Meksiko. Ĝi dependas el la Nacia Instituto de Belartoj (INBA).

Krom elstaraj kantadoj de Maria Callas, aperis sur tiu scenejo Zubin Mehta, Luciano Pavarotti, Plácido Domingo, Teresa Berganza, Mstislav Rostropoviĉ kaj Rudolf Nurejev, inter aliaj kaj same la grandaj orkestroj de la tuta mondo kiaj la Novjorka Filharmonio, Los-Anĝelesa Filharmonia Orkestro ktp.

19°26′5.7″N 99°8′28.8″W  /  19.434917°N, 99.141333°U / 19.434917; -99.141333 (Palaco de Belartoj (Meksikurbo))