Palaco de Kaserto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Kaserto
Campania Caserta2 tango7174.jpg
Situo
Geografia situo 41° 4′ 12″ N, 14° 19′ 33″ O (mapo)41.0714.325833333333Koordinatoj: 41° 4′ 12″ N, 14° 19′ 33″ O (mapo)
Situo de Palaco de Kaserto
Map
Palaco de Kaserto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Vidaĵo de la palaco fone kaj parto de ĝardeno

La Reĝa Palaco de Kaserto (itale: Reggia di Caserta) iama reĝa loĝejo, troviĝas en Kaserto, suda Italio, konstruita por la burbonaj reĝoj de Napolo. Ĝi estis la plej granda palaco kaj unu el la plej grandaj konstruaĵoj starigitaj en Eŭropo dum la 18-a jarcento. En 1997, la palaco estis enlistigita kiel Monda heredaĵo de Unesko, priskribita en ĝia nomumo kiel "la kanto de la cigno de la sensacia arto de la Baroko, de kiuj ĝi adoptis ĉiujn ecojn necesajn por krei la iluziojn de multdirekta spaco". Laŭ grando, la Reĝa Palaco de Kaserto estas la plej granda reĝa rezidejo de la tuta mondo kun du milionoj da kubaj metroj kovranta areon de 47,000 m².

La verko estis elpensita de la reĝo Karlo la 7-a kiel administra kaj kortega centro de la tiama ĵuskreita Napola reĝlando, samkiel simbolo de la reĝa potenco. La monarko volis doni al la dinastio Burbonoj-DuSicilioj rezidejon same grandan kiel tiu de Versajlo. Pri ĝia konstruado okupiĝis la napola arkitekto Luigi Vanvitelli, kaj ankaŭ partoprenis en ĝi Francesco Sabatini, kiu ankaŭ entreprenis verkojn en Madrido.

La elektita arkitekto estis Luigi Vanvitelli, en kies verkoj precipe elstaras la raciisma barko, tre proksima al novklasikismo. Vanvitelli okupiĝis pri la dizajno de la parko kaj la ĝardenoj, krom gvidado de la konstruado de la palaco.

Tamen, la reĝo Karlo neniam vidis la finkonstruon, ĉar li devis forlasi Napolon por entroniĝi en Hispanio post la forpaso de sia frato, Fernando la 6-a. La palaco servis kiel somra rezidejo por sia filo Fernando kaj por la ceteraj reĝoj de la Du-Sicilioj ĝis la aniĝo al la Itala reĝlando.

La reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a ĝin donacis al la itala popolo en 1919. La konstruaĵo, kune kun la ĝardenoj kaj la arkitektura komplekso de Sankta Leucio, iĝis Monda heredaĵo en 1997. Nuntempe ĝi estas muzeo malfermita al la publiko kaj foje uzata kiel scenejo de fikciaj filmoj.