Palaco de Komunikaĵoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Komunikaĵoj
Palacio de Comunicaciones - 46.jpg
Situo
Geografia situo 40° 25′ 7″ N, 3° 41′ 30″ U (mapo)40.418611-3.691667Koordinatoj: 40° 25′ 7″ N, 3° 41′ 30″ U (mapo)
Situo de Palaco de Komunikaĵoj
Map
Palaco de Komunikaĵoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La Palaco de Komunikaĵoj de Madrido (hispane Palacio de Comunicaciones de Madrid (Hispanio) estas simbola konstruaĵo de la urbo kaj sidejo de la Konsilio de Madrido. Ĝi troviĝas en la Placo Cibelo, estis desegnita de Antonio Palacios kaj Joaquín Otamendi kiel sidejo de la Ŝtata Societo Poŝto kaj Telegrafo de Hispanio.

La konstruaĵo, el tre persona stilo de la du arkitektoj, kiuj poste disvolvigos ĝin en la Hospitalo de Taglaboristoj de Maudes, ĝi prenas el diversaj fontoj kiuj kuniĝas en kohera ensemblo.

Unu el la plej komentataj anekdotoj de tiu ĉi konstruaĵo temas pri Lev Trockij kiu vizitis Madridon en la 1930-aj jaroj, komence de lia ekzilo, kiel ankoraŭ tre respektata figuro. Oni montris al li la urbocentron kaj ekvidinte la Palacon de Komunikaĵoj tiom surpriziĝis pro ĝia beleco kaj monumenteco ke li nomumis ĝin Nia Sinjorino de la Komunikaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]