Palaco de Nyékládháza
Palaco de Nyékládháza | |
---|---|
Lando | Hungario |
Situo | Nyékládháza |
La palaco de Nyékládháza aŭ pri la iama posedanto palaco de Szepessy [sepeŝi] estas historia monumento, nuntempa ekspoziciejo en urbo Nyékládháza, pli precize en iama vilaĝo Mezőnyék.
Historio[redakti | redakti fonton]
La nobela familio Szepessy konstruis palacon aŭ nobelan domon en mezo de la vilaĝo inter 1790–1801. Depost la 2-a mondmilito la nobela domo ŝtatiĝis, tamen la lasta ido ricevis permeson loĝi ĝis sia morto interne en parto de la palaco. Supozeble jam dum la 21-a jarcento la domo estis plene renovigita, nun ĝi estas plejparte muzeo-ekspoziciejo.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La unuetaĝa nobela domo kun mansardoj situas sola en mezo de la urbo en ĝardeno. Origine ĝi estis klasikisma domo kun kelkaj barokaj trajtoj. Post la renovigo feliĉe la stilo ne ŝanĝiĝis. La enirejo troviĝas ne en la strata flanko, sed en la ĝardena flanko. La strata kaj ĝardena fasadoj estas simetriaj. La menciita enirejo troviĝas sub granda teraso, kiu staras per du kolonoj.
Ĝardeno[redakti | redakti fonton]
El la origina ĝardeno restis preskaŭ nenio, nur kelkaj malnovaj arboj prezentas la paseon. La nuntempa funkcio estas ripozparko. Menciindas, ke arkeologoj trovis en la ĝardeno tombojn de hunoj kaj avaroj.