Saltu al enhavo

Palaco de Paco

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Paco
Vredespaleis
tribunala konstruaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Novrenesanco vd
Arkitekto Louis-Marie Cordonnier • Johan Adrianus Gerard van der Steur vd
Estiĝo 28-a de aŭgusto 1913
Malfermo 28-a de aŭgusto 1913
Lando Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Hago
Adreso Carnegieplein 2, Landgoed Zorgvliet, Den Haag
Situanta sur Carnegieplein
Situo
Geografia situo 52° 5′ 12″ N, 4° 17′ 44″ O (mapo)52.08664.2955Koordinatoj: 52° 5′ 12″ N, 4° 17′ 44″ O (mapo)
Palaco de Paco (Hago)
Palaco de Paco (Hago)
DEC
Situo de Palaco de Paco
Map
Palaco de Paco
Posedata de Carnegie Foundation vd
Retejo https://www.vredespaleis.nl/
vdr

La Palaco de Paco (nederlande Vredespaleisprononcata [ IPA : vreːdəspaˌlɛis]) estas administracia konstruaĵo en Den Haag (Hago), Nederlando por promocii kaj subteni la pacon en la mondo pere de internacia juro.

La Pacopalaco oficiale malfermiĝis la 28an de aŭgusto 1913 kaj estis originale konstruita por krei sidejon por la Konstanta Arbitracia Kortumo, kreita dum la unua Pacokonferenco en 1899. Post la Unua Mondmilito, la Pacopalaco estis la sidejo de la Konstanta Kortumo de Internacia Justeco de la Ligo de Nacioj kaj fariĝis poste (en 1946) la sidejo de la Internacia Kortumo kiam tiu estis establita kiel la ĉefa juĝa korpo de la Unuiĝintaj Nacioj. En la Pacopalaco troviĝas ankaŭ la Haga Akademio pri Internacia Juro, unu el la tutmonde plej signifaj bibliotekoj pri internacia juro kaj la Fondumo Carnegie (1913–nuntempe) kiu estas la proprietulo kaj mastrumanto de la Palaco.

Aliaj internaciaj tribunaloj en Hago, IUSCT (Irana-Usona tribunalo), la Internacia Puntribunalo por la eksa Jugoslavio kaj la internacia puna kortumo estas apartaj organizoj, troviĝantaj aliloke en Hago.

La Palaco de Paco situas en parka pejzaĝo en la nordo de la nederlanda urbo Hago.

La 8-an de aprilo 2014 la Pacopalaco ricevis la prestiĝan eŭropan heredaĵan etikedon.

Antaŭhistorio kaj starigo

[redakti | redakti fonton]

Dum la dua duono de la 19a jarcento, eŭropaj nacioj elspezis pli kaj pli da mono por iliaj armeo kaj mararmeo. Pro tiu vetarmado la rusa caro Nikolao II sendis la 24-an de aŭgusto 1898 inviton al la registaroj de ĉiuj gravaj nacioj por kunvoki internacian konferencon pri paco kaj malarmado. Li elektis Den Haag (Hago) kiel neŭtrala loko. Caro Nikolao opiniis ke dialogi kaj organizi internaciajn interkonsentojn estus pli bona por la prospero kaj progreso de la homaro ol semi malkonkordon kaj malamikecon.  Lia alvoko komence estis akceptita kun skeptikego, ĉar li funkciis kiel komandanto de la rusa armeo kiu investis multe da mono kaj energio en armea potenco. Estis nur monatojn poste, kiam precize Usono estis la unua lando por reagi pozitive, ke la rusa iniciato efektiviĝis. Tio rezultis en la okazigo de la unua Packonferenco en 1899. La finfina ideo de la Pacopalaco venis de diskuto en 1900 inter la rusa diplomato Friedrich Martens kaj la usona diplomato Andrew Dickson White.

La starigo de la pacopalaco okazis en la kunteksto de multnombraj pacomovadoj surbaze de ideoinfluoj de pacifistoj kiel Leo Tolstoj, Bertah von Suttner, Alfred Nobel kiuj estis aktivaj en Eŭropo kaj Ameriko en la malfrua 19-a jarcento [1].

La povo de la pacomovadoj ja malkreskis, kaj unu jaron post la inaŭguro de la pacopalaco ekestis la unua mondmilito.

Konstrua historio

[redakti | redakti fonton]

Grandparte finance ebligis la konstruadon de la pacopalaco la usona ŝtalmagnato Andrew Carnegie (18351919), amiko de la usona diplomato Andrew Dickson White kies ambicio kaj klopodoj kunhelpis konvinki Carnegie finance helpi krei tian tribunalon, ĉar tiu komence nur volis investi monon en la konstruo de biblioteko de internacia juro.

Andrew Diskson White priskribis la 5-an aŭgusto 1902 lian ideon al Andrew Carnegie i.a. jene :

"La pacopalaco estu templo de paco kie la pordoj estas malfermataj, en kontrasto al la Janus-templo, malfermata en tempoj de paco kaj fermata en kazoj de milito (…..) Kiel inda atesto de la homoj kiuj, post kiam multaj longaj jarcentoj fine tribunalo kiu ĵetis malfermi ĝiajn pordojn por la paca kolonio de diferencoj inter loĝantaroj".

Arkitekturo kaj arto

[redakti | redakti fonton]
Ĉefhalo Palaco de Paco
Foto de la ĉefhalo

La konstruaĵo el ruĝaj brikoj inter la jaroj 1907 kaj 1913 konstruiĝis en la stilo de novrenesanco fare de la franca arkitekto Louis-Marie Cordonnier. Ties konstrua stilo (flandra neo-renesanco) kun tipa belfrida turo (havante 43 sonoriloj en 2013) kaj riĉa je arkadoj havas ankaŭ signifajn influojn de la klasikismo kaj gotika stiloj kaj videble similas al la same de Andrew Carnegie subtenitaj muzeoj kaj universitatoj en Usono.

Flanke de la fasado kun kruta tegmento elstaras la 80 metrojn alta belfrido, unu el la simboloj de Hago. La palaco ankaŭ prezentas statuojn, portretojn kaj bustojn de eminentaj pacaj kampanjantoj de ĉirkaŭ la monda kaj de ĉiuj epokoj i.a. de Mahatma Gandhi kaj Bertha von Suttner, Nelson Mandela, sed ankaŭ busto de esperantisto William Stead[2].

En 2007, Reĝino Beatrikso malfermis novan konstruaĵon por la nova biblioteko de Internacia Juro, enhavante la tutan katalogon de la pacpalaca biblioteko kun i.a. rete kaj ŝlosilvorte traŝerĉebla kolekto de libroj kaj artikoloj pri la pacomovado. En tiu konstruaĵo troviĝas ankaŭ salono por prelegi. En 2012 oni aldonis centron por vizitantoj kie ili povas lerni pri la historio de la Pacopalaco kaj pri la institucioj kiuj troviĝas en la palaco. En la centro por vizitantoj oni montras konstantan ekspozicion pri la historio de la pacomovado, la institutoj ene de la Pacopalaco kaj mallongan filmon pri la Palaco mem. Tiu centro same funkcias kiel rendevuejo kaj suvenirbutiko por turistoj.

Arto en subteno de paco

Al la konstruaĵo, la aranĝo de la ĉirkaŭa parko kaj la riĉa interna dekoro de la konstruaĵo, kies ornamaĵoj rekte aŭ nerekte simbolas la temon paco, kontribuis ĉiuj landoj partoprenintaj al la 2a Packonferenco de 1907. Inter la donacoj estis 3200 kg peza vazo el jaspa gemo de Rusio, pordoj de Belgio, fontano de Danio kaj grandaj vazoj el Ĉinio, Muraj tapiŝoj de Japanio, la horloĝo por la horloĝa turo de Svislandopersaj tapiŝoj de Irano kaj ligno por la plafonaj kaj muraj panelaroj de Brazilo, Indonezio kaj Usono. La marmoro por la koridoroj kaj la reprezenta ŝtuparejo en la antaŭhalo venis el Italio kaj la arte forĝitaj feraj bariloj de la ĉirkaŭa parko el Germanio. En 1999 eterna paca flamo estis instalita antaŭ ĝiaj kradoj. Por la fenestroj en la teretaĵo uziĝis plumbovitraĵo el la nederlanda urbo Delft, kaj por la teretaĝaj muroj tradiciaj kaheloj el la sama urbo.

Nombro de skulptaĵoj sur unu el la fasadoj reprezentas la retorikon, la konsciencon, la kuraĝon, la saĝecon, la paciencon, la volenergion, la indulgemon kaj la justecon[3].

La amasigo de tiom multaj, individue tre valoraj kaj artaj unuopaj elementoj, parte sentiĝas eĉ kvazaŭ iom troa : ekzemple la monumenta enireja halo, memoriga pri bizanca palaco, kun imponaj oraj lustroj, ŝtona planko riĉe dekorita per stiligitaj rozoj kaj vasta blanka marmora ŝtuparejo.

Arto kaj kulturo mallongigas la distancojn kaj akcelas interkompreniĝon, necesa por harmonia socio Tial la kulturfestivalo' Harmonie van Nederland' (harmonio de Nederlando) elektas la Pacopalacon por tie organizi talento-eventon por gejunuloj kun alikultura fono sub la slogano 'Harmonio por paco'.[4]

Monumentoj

[redakti | redakti fonton]

Sur la Carnegiplaco (Carnegieplein) antaŭ la Pacopalaco troveblas la sekvaj monumentoj:

La Haga Memorial 1940-1945, moderna militmonumento, kreita en 1992 de Appie Drielsma.

Proksime de la enirejo de la Pacopalaco oni instalis en 2002 la eternan pacoflamon.  Ekde 2004 la tiu monumento estas ĉirkaŭata de la "Monda Pacopado" konsistanta el rando de ŝtonoj kaj ŝtonetoj el 196 landoj.

Sur la placo Carnegie, meze antaŭ la krado kiu ĉirkaŭas la Pacopalacon, troviĝas multlingva stango kun la surskribo pado al paco.

Pliaj bildoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Historio de la Pacopalaco, konsultite ja la 3a aŭgusto 2016.
  2. Rob Vetter : William Stead kaj Cecil Rhodes, Revuo Esperanto, UEA, 1268 (4), aprilo 2013, p. 83
  3. Priskribo de la kulturhistoria valoro de la Pacopalaco, Rijksdienst voor het cultureel erfgoed, nr. 333074
  4. Harmonie van Nederland[rompita ligilo]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
Arkivigite je 2016-09-20 per la retarkivo Wayback Machine (La konstruo de paco. Cento da laborjaroj pere de juro. La Pacopalaco 1913-2013, ISBN 978-94-6236-086-0).    Samkiel en 1913 ankaŭ en 2013 la mondo ne estis en idealisma etoso. Malkonsentoj inter landoj parte kondukis al kompleksaj konfliktoj ene naciaj limoj, eĉ kun internaciaj dimensioj. Tiu ĉi libro montras fotojn kaj rakontas pri kio okazas en la Pacopalaco kaj ekzamenas la perceptojn, la historion kaj la legitimecon de la Palaco de Paco. La libro haveblas en la pacopalaca centro en la lingvoj angla, franca kaj nederlanda.
  • Eyffinger, Arthur. (1988) The Peace Palace: Residence For Justice, Domicile Of Learning. ISBN 90-6611-331-6.The Peace Palace: Residence For Justice, Domicile of Learning, ISBN 90-6611-331-6

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]