Palaco de la Kapitanoj Generaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salono de la Speguloj

La Palaco de la Kapitanoj Generaloj hispane Palacio de los Capitanes Generales troviĝas en la malnova urboparto de Havano, la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Kubo. Ĝi okupas tutan kvartalon kaj estas konsiderata la plej grava arkitektura verkaĵo de la disvolviĝo de la baroko en Kubo. Tiu ĉi palaco estis konstruata en la loko kie antaŭe estis la antikva katedralo de Havano. Ĝia konstruado komenciĝis en 1776. Ĝi estis la rezidejo de 65 Kapitanoj Generaloj sendataj de Hispanio por regi Kubon. Ankaŭ ĝi estis Administrejo de Usono dum ĝia interveno en la insulo de 1898 al 1902; kaj kiel kutimo ankaŭ estis la prezidenta palaco de 1902 ĝis 1920. En ĝia interna korto troviĝas statuo de Kristoforo Kolumbo, starigita en tiu loko en 1862. Tiu ĉi konstruaĵo ankaŭ funkciis kiel urbodomo, karcero kaj gastigejo de pluraj ŝtataj oficejoj en tuta sia historio.