Palaiologidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La dukapa aglo, emblemo de la dinastio de Palaeologidoj.

La Palaeologidoj (Greka: Παλαιολόγος, pl. Παλαιολόγοι) estas la familio de la lasta dinastio reginta sur la Bizanca Imperio. Mikaelo la 8-a Palaeologa fariĝis imperiestro en 1259 kaj rekaptis Konstantinopolon en 1261. Mikaelo kaj siaj posteuloj regis ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453, kaj la Palaeologidoj fariĝis la plej longaviva dinastio en Bizanca historio. Ili estis originale regantoj de Makedonio.

Sub la regado de la Palaeologidoj, la fragmenta imperio ankoraŭ postulis sian devenon de la Romia imperio, sed komencis enfokusiĝi pli sur la imperia greka heredaĵo. La vorto "Helena" komenciĝis esti uzata denove por priskribi la imperion mem. La dinastio forte protektis literaturon kaj la artojn.

La Palaeologidoj ofte provis reunuigi la Orientan Ortodoksan Eklezion kun la Romkatolika Eklezio, kun la espero, ke ĉi tio kondukos la okcidenton doni al ili pli grandan helpon por la batalo kontraŭ la Turkoj. Ĉiu provo pri reunuigo estis forte kontraŭita de la loĝantaro.

Listo de Palaeologaj imperiestroj