Palamós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palamós estas urbo en komarko Baix Empordà (Malalta Ampurdano) de Katalunio, Hispanio ĉe la marbordo de la t.n. Kruta Marbordo (Costa Brava) en la Mediteraneo.

La ĉefe turisma urbo havas ĉirkaŭ 17.000 loĝantojn (2004).

Palamós estis fondita je la 3-a de decembro de 1279 fare de la reĝo Petro la 2-a de Aragono. Ĝi estas la naskiĝ-urbo de la esperantista verkisto Frederic Pujulà i Vallès.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]