Dainius Kepenis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palangos sveikatos mokykla)
Dainius Kepenis
Dainius Kepenis en aŭgusto 2006
Dainius Kepenis en aŭgusto 2006
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1952 (1952-08-18) (71-jaraĝa)
en Klaipėda
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Dainius Kepenis (naskiĝis la  18-an de aŭgusto 1952(nun 1952-08-18) en Klaipėda, do nun 71-jara) estas litova profesia konsultanto pri sana vivstilo. En septembro 1988 kun samideanoj li kadre de la kreskiĝanta demokratia kaj sendependisma movado en Litova SSR fondis alternativan movadon pri sana vivstilo, el kiu poste evoluis la asocio sveikatos sąjunga, kies prezidanto li daŭre estas, kaj en oktobro 1990 en la feriurbo Palanga borde de la Balta Maro fondis prisanan instituton nomatan Palangos sveikatos mokykla, kies gvidanto li estas de tiam. Ĉiumonate en la kursejo okazas litovlingvaj staĝoj, kiuj inkluzivas ampleksan praktikan programon de vegetara, "duonfasta" nutrado de malmultaj kalorioj, jogo, gimnastiko, marborda kurado, ĉiusezona banado en la Balta Maro kaj meditado, sed ankaŭ enhavas prelegojn kaj diskutojn. Inter la partoprenantoj estas medicinaj fakuloj same kiel neprofesiuloj entuziasmaj pri pli sana vivstilo - inter ili pluraj esperantistoj, ekzemple la kuracisto Thomas Pusch kaj la psikologino Remi Rudaitytė.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]