Palast der Republik
Palast der Republik | |||
---|---|---|---|
![]() Palast der Republik en 1977
| |||
Bazaj datoj | |||
Konstrutempo | 1973-1976 | ||
Konstruiganto | Registaro de GDR | ||
Malkonstruo | 2006-2009 | ||
Teĥnikaj datoj | |||
Alteco | 32 m | ||
Areo | 15300 | ||
Adreso | |||
Urbo | Berlino | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 31′ 3″ N, 13° 24′ 9″ O (mapo)52.517513.4025Koordinatoj: 52° 31′ 3″ N, 13° 24′ 9″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Palast der Republik estis konstruaĵo apud la kastela placo (germane Schloßplatz, de 1951–1994 Marx-Engels-Platz, do placo Markso kaj Engels) sur la rivera insulo Spreeinsel en la kvartalo Mitte de Berlino.
Ĝi troviĝis sur parto de la tereno de la eksa Urba kastelo de Berlino.
Ĝi funkciis kiel kunvenejo de Volkskammer, la parlamento de la socialisma ŝtato GDR, kiu malofte kunvenis.
Dum la plej granda parto de la jaro, ĝi estis uzata kiel kulturdomo, en kiu okazis muzikaj kaj teatraj prezentoj por miloj da partoprenantoj.
En la konstruaĵo estis diversaj restoracioj kaj kafejoj.
Ekde la 6-a de februaro 2006 okazis la detruo de la Palast der Republik, kiu daŭris ĝis 2008.