Palatino (Romo)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Palatino. |
Palatino aŭ Palatina monto estas laŭ PIV unu el la sep montoj de Romo. La latina nomo estas Mons Palatinus kaj la itala Monte Palatino. Ĝi estas la plej frua loĝata de la urbo. Jam en la 10a jarcento a.K. troviĝis sur la monto Palatino homaj setlejoj.
Ruinoj de la Domus Augustana (esperante: domo de Aŭgusteno) sur Palatino.