Palato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La palato de homo

Palato estas la plafono aŭ supra kovro de la buŝo ĉe homoj kaj aliaj mamuloj, respektive aliaj vertebruloj. Ĝi separas la buŝan kavaĵon el la naza kavaĵo.[1] Simila strukturo troviĝas ĉe krokodiloj, sed, ĉe plej aliaj tetrapodoj, la buŝa kaj naza kavaĵoj estas ne vere separataj. La palato estas dividata en du partoj, el kiuj la antaŭa estas osteca durpalato, kaj la malantaŭa karneca milda palatovelum.[2][3][4]

La durpalato formiĝas antaŭnaske. Se la fuzio iĝas nekompleta, ĝi estas nomata Fendlipo aŭ Fendpalato. Ĉar la buŝokovro estis iam konsiderata sidejo de la sensoj de gusto, palato povas aludi ankaŭ al tiu senso, kiel en la frazo "sektiga palato". Pro etendo, la gusto de manĝo (ĉefe de bierovino) povas esti nomata palato, kiel kiam oni diras, ke vino havas lignecan palaton.

Notoj

  1. Wingerd, 166
  2. Wingerd, 478
  3. Clayman, 1995
  4. Gray's Anatomy, 1172