Palavana pavofazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Palavana pavofazano
Palavana pavofazano
Palavana pavofazano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Polyplectron
Specio: P. napoleonis
Polyplectron napoleonis
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Palavana pavofazano, Polyplectron napoleonis, estas mezgranda membro de la fazanoj de la familio de Kokoformaj birdoj nome Fazanedoj. Ĝi estas mezgranda (ĝis 50 cm longa) birdo de la familio de Fazanedoj. Ĝi estis delonge konata kiel Polyplectron emphanum (Dickinson 2001).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La masklo estas la plej bela kaj rimarkinda membro de la grupo de pavofazanoj en la genro Polyplectron. Ĝi havas erekteblan kreston, blankajn superokulan strion kaj vangon kaj tre irizecan metalecan verdanigran plumaron. La vostoplumoj estas ornamataj de grandaj bluverdaj ocelli, kies vosto povas esti malfermita kiel ventumilo por pariĝada memmontrado; aspekto kaj uzado estas similaj al tiuj de la parencaj Bornea pavofazano kaj Malaja pavofazano. Tamen la resto de la korpo estas ege diferenca nome pro la blankaj vizaĝaj markoj kaj la ĝenerale nigreca plumaro ege markitaj de tre kontrastaj kaj brilaj bluaj plumoj ĉefe en supra dorso kaj flugiloj.

Estas klara kazo de seksa duformismo. La ino estas pli malgranda ol la masklo. Ĝi havas malhelbrunan plumaron kun mallonga kresto kaj estas blankeca en gorĝo, vangoj kaj superokulo.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Endemia de Filipinoj, la Palavana pavofazano troviĝas en la humidaj arbaroj de Palavano en la suda parto de Filipinoj.

La ino kutime demetas du ovojn.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Palavana pavofazano, kun sia unika maskla plumaro kaj malproksima teritorio, reprezentas bazan (komenca? Plioceno, antaŭ ĉ.5-4 mj[1]) elirata el genro Polyplectron (Kimball et al. 2001).

Statuso kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, same kiel pro ĉasado kaj kaptado por komercado, la Palavana pavofazano estas klasita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico I de CITES.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Polyplectron napoleonis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 29 Oktobro 2006. Vundebla.
  • Dickinson, E. C. (2001): The correct scientific name of the Palawan Peacock-pheasant is Polyplectron napoleonis (Lesson, 1831). Bulletin of the British Ornithologists' Club 121(4): 266-272.
  • Kimball, Rebecca T.; Braun, Edward L.; Ligon, J. David; Lucchini, Vittorio & Randi, Ettore (2001): A molecular phylogeny of the peacock-pheasants (Galliformes: Polyplectron spp.) indicates loss and reduction of ornamental traits and display behaviour. Biological Journal of the Linnean Society 73(2): 187–198. HTML resumo Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Lesson, René-Primevère (1831): Traite d'Ornithologie 7:487; 8: 650.
  • Temminck, Coenraad Jacob (1832): Nouveau Recueil de Planches coloriées d'Oiseaux 88 plate 540.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Notu, ke la molekula mezurilo uzata de Kimball et al. (2001) estas jam konata kiel maltaŭga, kaj malbone ĉirkaŭkalkulas la kokoformajn birdojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]