Villasabariego (León)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palazuelo de Eslonza)
Villasabariego
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24219
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 121  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 32′ N, 5° 25′ U (mapo)42.533333333333-5.4147222222222Koordinatoj: 42° 32′ N, 5° 25′ U (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Areo 59,85 km² (5 985 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villasabariego (Provinco Leono)
Villasabariego (Provinco Leono)
DEC
Villasabariego
Villasabariego
Situo de Villasabariego
Villasabariego (Hispanio)
Villasabariego (Hispanio)
DEC
Villasabariego
Villasabariego
Situo de Villasabariego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villasabariego [+]
vdr

Villasabariego [biljasabaRJEgo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco.

Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Villafañe.
Villacontilde en 1958.
Valle de Mansilla.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villimer, Vega de los Árboles, Villafañe, Villasabariego, Villabúrbula, Palazuelo de Eslonza, Villacontilde, Villafalé, Valle de Mansilla, Villarente kaj Villiguer, okupas totalan areon de 59,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 121 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 19 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Valdefresno, Vegas del Condado, Gradefes, Villaturiel, Valdepolo, Mansilla Mayor kaj Mansilla de las Mulas.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Ĉefaj vidindaĵoj estas la retablo de la preĝejo de Villabúrbula, la Jakoba Vojo, preĝejoj kun romanikaj elementoj kaj arkeologia kuŝejo de la astur-romia urbo Lancia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]