Paleoantropologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La paleoantropologo Donald Johanson kun kopio de la kranio de Lucy, kies fosiliaj restaĵoj utilis por difini la specion Australopithecus afarensis.

La paleoantropologio (de la greka, παλαιός, paleos, "antikva"; άνθρωπος, anthropos, "homo"; kaj λογος, logos, "scienco") estas la branĉo de la fizika antropologio kaj de la paleobiologio kiu okupiĝas pri la studo de la homa evoluo kaj ties registro en fosilioj, alivorte de la antikvaj homedoj. Foje ĝi estas konata ankaŭ kiel homa paleontologio.

Tiu scienco laboras ĉefe el fosilioj kiuj datiĝas eĉ de antaŭ kelkaj milionoj da jaroj, pro kio ĝi estas tre forte ligita ankaŭ al la paleontologio, la geologio, la paleoekologio, la biologio, la genetiko kaj la primatologio. La paleoantropologio celas analizon kaj interpretadon de la informo el la homa pasinteco cele al la klarigo de la apero de la homo kaj de ties sinsekva evoluo kio okazis tra la tempopaso.

Alia tre forta ligilo estas tiu kun alia branĉo de la antropologio, nome la arkeologio. Tiu emfazas al la kulturaj aspektoj.

La fontoj kiujn oni uzas estas ĉefe fosiliojn de ostoj, sed ankaŭ ŝtonajn instrumentojn aŭ piedspurojn kiel tiuj de Laetoli, en Tanzanio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]