Paleogeografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La paleogeografio estas la scienco kaj studo de la geografio de la antikva surfaco de la tero. Ekzemple la paleogeografisto povas priserĉi aĵojn kiel la formo de la superkontinentoj tiaj kiaj Pangeo, GondvanoLaŭrazio kaj la praoceanoj kaj pramaroj tiaj kiaj PantalazoMaro de Tetiso.

Animacio de evoluo de kontinentoj

Bedaŭrinde antaŭdiri ŝanĝojn en la moviĝema kaj komplika surfaco de la tero ne estas simpla tasko. En la plej parto de kazoj ne ekzistas taŭga katalogo de informo kiu permesas dedukti akcepteblajn konkludojn. Krom tio estas la fakto ke granda parto de la formoj de la surfaco evoluis en geologiaj tempoj (milionoj da jaroj: MA), ofte kiel produkto de geografiaj kondiĉoj sifiĉe diferencaj al la aktualaj. Tiu historia dimensio estas grava konsisto en la analizo de plurestantaj formoj kaj estas studobjekto de la paleogeografio. Baze sur la premiso de uniformismo kiu implicas ke la nuntempaj procezoj utilas por dedukti la pasintajn procezojn, kaj pere de la evidenta subteno de la stratigrafio kaj de precizigaj teknikoj de datigado, tiu enfokuzigo de la geografio gravegas por situigi ene de kunteksto multajn procezojn kaj aktualajn formojn.

Vidu ankaŭ