Palermo (Bonaero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palermo

emblemo

Kvartaloj de Bonaerogeja kvartalo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 225 970  (2010) [+]
Loĝdenso 14 212 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 35′ S, 58° 26′ U (mapo)-34.588888888889-58.430555555556Koordinatoj: 34° 35′ S, 58° 26′ U (mapo) [+]
Areo 15,9 km² (1 590 ha) [+]
Palermo (urbo Bonaero)
Palermo (urbo Bonaero)
DEC
Palermo
Palermo
Situo de Palermo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palermo, Buenos Aires [+]
vdr

Palermo estas unu el kvartaloj de la Aŭtonoma Urbo Bonaero ĉefe loĝeja kvankam enhavanta oficejajn konstruaĵojn kiuj pliiĝis lastatempe. En 1900 ĝi havis la nomon Tierra del Fuego (Fajrolando) ĉar tiam temis pri kvartalo malmulte loĝata kun nekonstruitaj terenoj kaj loĝata de senmetiaj kaj malriĉaj familioj. Elstaris la agado de William C. Morris kiu komencis la urbanizadon de la kvartalo danke al sia filantropio. Situanta norde de la urbo, ties teritorio enhavas la totalon de la Comuna 14 (komunumo 14a). Kun 15,9 km2 de areo, ĝi estas la plej etenda de la urbo kaj elstaras pro siaj elegantaj loĝejoj kaj arbaraj stratoj. En tiu zono troviĝas la ĉefaj aŭdovidaj produktoraj entreprenoj de la lando, kiaj Canal 7 kaj parto de la studioj de Canal 13. Estas en tiu kvartalo ankaŭ la Parko Tria de Februaro, la Botanika Ĝardeno de Bonaero kaj la Bestoĝardeno de Bonaero.

34° 35′ 20″ S 58° 25′ 50″ U / 34.58889 °S, 58.43056 °U / -34.58889; -58.43056 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]