Palermo Football Club

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Palermo Football Club estas itala futbala klubo de Palermo, Sicilio, ludanta en Serie B ekde la sezono 2017/18, post fali en la 2016-17 sezono el la Serio A. Kreita en 1900, la klubo havis diversajn nomojn antaŭ ĉi lasta formo ekde en 1987 kaj estas la futbala klubo de la insulo de Sicilio kiu estas en plej alta en la pozicio.

Dum ĝia historio, Palermo ludis en ĉiuj profesiaj kategorioj de Italio, kaj estis plurajn sezonojn en la Serio A dum la 1960-aj jaroj kaj komenco de la 1970-aj jaroj, kaj estis ankaŭ duobla finalisto en la Pokalo Italio dum tiu periodo.

La oficiala team-koloroj estas rozkoloraj kaj nigraj. La teamo Palermo ludas siajn hejmmatĉojn en la Stadiono Renzo Barbera (antaŭe konata kiel La Favorita) kiu de 2007 havas kapaciton de 36.349 personoj. Ĝi estis origine konstruita en 1932 sed estis renovigita en la komenco de la 1980-aj jaroj kaj funkciis kiel la ejo por la Futbala Mondpokalo en 1990.