Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palestina Ŝtato)

La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato (mallonge PAAPA) estas kvazaŭŝtata institucio, kiu plenumas nominale la regad-funkciojn en la Palestinaj Aŭtonomec-Teritorioj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio. Tiujn teritoriojn la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato nomas palestinaj teritorioj.

La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato estis instalita kiel parto de la Interkonsentoj de Oslo inter la OLP kaj Israelo. Ĝi kompetentas en la urbaj regionoj (t.n. Areo A) pri sekurecdemandoj kaj publika administrado kaj en la kamparaj regionoj (t.n. Areo B) pri publika administrado. En kroma, surface granda, sed tre maldense loĝata regiono de Cisjordanio (Areo C) la israela armeo havas daŭre la plenan kontrolon, al tiu apartenas ankaŭ la israelaj kolonioj.

La Interkonsentoj de Oslo ne entenis eksplicitan reguladon por la estonto de la palestina aŭtonomec-aŭtoritato, tamen estis neskriba interkonsento, ke la palestina aŭtonomec-aŭtoritato, en la kadro de fina regulado, fariĝos la bazo por fondota palestina ŝtato.

La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato ĝuas internacian agnoskon kiel reprezentanto de la palestina popolo, tamen en restrikta senco. Ĉe la Unuiĝintaj Nacioj la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato havas observanto-statuson. Per tio ĝi ne estas popoljura subjekto. Ĝi ricevas ampleksajn subvenciojn de la Eŭropa Unio, de Usono kaj Israelo.

La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato tenas armitajn unuojn de ĉirkaŭ 40.000 ĝis 80.000 homoj, kiuj disponas pri kirasitaj veturiloj kaj portas aŭtomatajn armilojn. Oficiale nomataj "policaj fortoj", temas fakte pri ia milico. Laŭ la Oslo-interkonsentoj la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato rajtas disponi pri policaj fortoj de 30.000 homoj. Estas disputate ĉu la fakta situacio kongruas kun tiu interkonsento.

Elektoj[redakti | redakti fonton]

Depost instaliĝo de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato en la jaro 1993 okazis nur du elektoj. Ĉiuj ceteraj, planitaj elektoj estis prokrastitaj pro diversaj kialoj.

Unu sola elekto de la prezidanto kaj de la leĝdona asembleo okazis 1996. La venontaj elektoj estis planitaj por la jaro 2001, sed ne okazis. Post la morto de la prezidanto Jasir Arafat estis fiksita elektodato por la 9-a de januaro 2005. La palestinanoj elektis ĉe tiuj prezidant-elektoj s-ron Mahmud Abbas nova prezidanto de la palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato.

La 10-an de majo 2004 la palestina registaro unuafoje anoncis komunumajn elektojn. La lokaj urbestroj estas ĝis nun ne elektitaj, sed centre nomumataj. La elektoj devis okazi en Jeriĥo en aŭgusto 2004, poste ankaŭ en kelkaj lokoj en la Gaza-strio. En julio 2004 ankaŭ tiuj elektoj estis prokrastitaj, kaj estis tiam planitaj por printempo 2005 (angla fonto: [1])

La parlament-elektoj estis en somero 2005 fiksitaj por la 25-a de januaro 2006. Post komenca malklaro pri tio, ĉu la palestinanoj en la araba Orient-Jerusalemo (konsiderata de Israelo kiel aneksita, ne kiel okupata teritorio) rajtas partopreni en tiuj elektoj, Mahmud Abbas minacis rezigni pri la elektoj entute. Post premo de la usona registaro, la israela registaro fine konsentis, sed nur la 15-an de januaro 2006, do dek tagojn antaŭ la planita elektodato, kaj tiel permesis al la elekto-rajtuloj en Orient-Jerusalemo elekti en difinitaj poŝtoficejoj.

Rezultoj de la elektoj de la 25-a de januaro 2006:

  • Hamas: 76 sidlokoj
  • Fatah: 43 sidlokoj
  • Popola Fronto por Liberigo de Palestino: 3 sidlokoj
  • Partio Sendependa Palestino: 2 sidlokoj
  • Partio Trie Vojo: 2 sidlokoj
  • Badil: 2 sidlokoj
  • Sendependaj kandidatoj: 4 sidlokoj

Interna strukturo[redakti | redakti fonton]

La Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato rilatas historie dense kun la OLP, kun kiu Israelo intertraktis pri la Oslo-traktatoj. Pro tio, la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato estis gvidata ĝis nun de Jasir Arafat, kaj la ekzekutivo estis okupata el la vicoj de la OLP, ĉefe per anoj de la organizo Tanzim, armea branĉo de la OLP el la tempo de la unua intifado.

2003, Arafat, sub internacia premo, enpostenigis s-ron Mahmud Abbas (nomata Abu Mazen) kiel "ĉefministron" de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, ĉar kaj Israelo kaj Usono rifuzas intertrakti kun Arafat-o, ĉar li, laŭ ili, havas ligojn kun terorismo.

Registaranoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]