Palestina aŭtonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palestinio)
Palestina aŭtonomio
emblemo
flago
provizora registaro • registara organizaĵo • plenuma povo
Komenco 1994 vd
Fino 5-a de januaro 2013 vd
Poste Palestino vd
Geografia situo 31° 53′ 0″ N, 35° 12′ 0″ O (mapo)31.8833333335.2Koordinatoj: 31° 53′ 0″ N, 35° 12′ 0″ O (mapo)
Lando(j) Palestinaj teritoriojPalestino vd
Sidejo Ramallah
Palestina aŭtonomio (Palestina aŭtonomio)
Palestina aŭtonomio (Palestina aŭtonomio)
DEC
Palestina aŭtonomio
Palestina aŭtonomio
Map
Palestina aŭtonomio
Lingvoj

Palestina araba dialekto

Posedatoj Faisal Al-Husseini International Stadium vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Palestina AŭtonomioPalestina AŭtoritatoPalestina Nacia Aŭtoritato (arabe السلطة الوطنية الفلسطينية‎, as-Sulṭa al-Waṭanīya al-Filasṭīnīya) estas araba ŝtateto en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Ĝi ne havas la plenan aŭtoritaton de ŝtato, kaj luktas kontraŭ Israelo en submilito por la teritorio de la Gaza Sektoro, Cisjordanio kaj orienta Jerusalemo, tero, kiun Israelo kaptis de Egiptio kaj Jordanio en la Sestaga milito de 1967. La Aŭtonomio naskiĝis en 1994.

Administra divido de Cisjordanio laŭ interkonsento "Oslo 2"
Administra divido de Cisjordanio laŭ interkonsento "Oslo 2"

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Israel–Palestina konflikto.

La 22-an de marto 2004 israelaj militistoj mortigis la handikapitan amasteroriston Aĥmed Jasin. La 11-an de novembro 2004 mortis la unua ŝtatestro de la Palestina Aŭtonomio, Jaser Arafat. Li estis anstataŭita de Maĥmud Abbas.

Provizora ŝtatestro estis, laŭ la konstitucio, parlamentestro Rauhi FATTUH, ĝis novelekto je la 9-a de januaro 2005.

La 26-an de januaro 2006 Hamas venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plejparto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotado kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisman organizaĵon, kaj la prezidento Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.

Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la sektoron entute.

Internacia agnosko[redakti | redakti fonton]

La 29-a de novembro 2012 Palestino estis agnoskata de Unuiĝintaj Nacioj kiel ŝtato. Poris 138 ŝtatoj, dum 41 sindetenis kaj nur 9 ŝtatoj voĉdonis kontraŭe nome Usono, Kanado, Israelo, Ĉeĥio, Panamo kaj aliaj malgrandaj ŝtatoj satelitoj de Usono. Estis la unua fojo ke Usono estis en tiom izola diplomatia situacio dum la lastaj jardekoj.[1]

En aŭgusto 2018 Kolombio agnoskis Palestinon kiel sendependan ŝtaton [2].

Kulturo kaj socio[redakti | redakti fonton]

La palestina araba dialekto inkludas plurajn formojn de la levantenia dialekto de la araba, parolataj de la palestinanoj en Palestino kaj de la palestina diasporo tutmonde.

La Palestina Civila Polico ( arabe: الشرطة المدنية الفلسطينية‎‎ ) estis kreita sub la Interkonsentoj de Oslo kaj la Konvencio de Kairo de 1994, ĉi tiu korpo de polico estis formita por akcepti la taskojn teni la sekurecon kaj la ordonon en la ŝtato de Palestino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]