Palimpsesto de Arkimedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La palimpsesto de Arkimedo estas kodekso el kapra pergameno, enhavante verkon de Arkimedo pri la naĝantaj korpoj, en la greka lingvo. Ĝi estis kopiita en la 10-a jarcento (en Konstantenopolo) al pergameno verŝajne fare de Leo la Geometro. Post tri jarcentoj, krucmilitistoj forrabis la kodekson kaj kunportis ĝin al Jerusalemo. Tie la monaĥo Johanes Muronas forigis la tekstojn kaj skribis piajn kantojn en ĝin. Li ankaŭ duonklinis la paĝojn kaj uzis ankaŭ pergamenojn de oratoro Huperiedes kaj aliaj antikvaj filozofoj. Li skribis greklingvan, ortodoksan preĝlibron, 174paĝan. Malgraŭ la originalaj tekstoj de Arkimedo estis forigitaj, ni nun povas denove legi ilin almenaŭ plejparte per modernaj metodoj.

En la 20a jarcento falsigistoj enigis orumitajn pentraĵetojn en la libron por pluvalorigi ĝin.