Palindromo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palindromo por Patro Nia.

Palindromo estas vorto aŭ frazo kiu sencohave legeblas ambaŭdirekte (aŭ, pli precize, ambaŭsence).

Tipoj

Ekzistas du tipoj de palindromoj:

1. Unusignifa palindromo:

oro
Saĝa nomo naĝas.
Ne mateno, bone tamen.
La vedo celas: ne malsatas lam' en saleco de val'.

2. Dusignifa palindromo:

aroma (amora)
apud Olga (aglo dupa)

Plej multaj aŭtoroj kaj vortaroj rigardas valida nur la unuan tipon. Tial normale per 'palindromo' oni komprenas tiun, kiu havas la saman signifon se oni legas ĝin en ambaŭ (direkto)sencoj.

Por multaj homoj estas defio krei la laŭeble plej longajn palindromojn.

Ekzemploj

Vortoj

ala
jaraj
mem
naŭan
nin
nomon
nun
oro

Frazoj

Ne bruu ribele, nun el eb’ iru urben. (eb' estas mallongigo de ebeno)
Memoru ne matene juĝi, ne cedigi. Raru bele, ine. Neniel ebura rigidec' eniĝu. Jen eta menuro mem.
Ora trovo: vortaro.
Nu, nur bele celebru nun.
Amis korpo proksima.

Vidu ankaŭ