Palingeneza ultranaciismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palingeneza ultranaciismo estas koncepto rilata al faŝismo en la vasta senco, formulita de la brita politika teoriisto Roger Griffin.[1][2] La ŝlosila elemento de tiu koncepto estas konvinko, ke eblas difini faŝismon surbaze de ĝia kerna mito pri revolucio celanta atingi “nacian renaskiĝon”, palingenezon.[1][2] Griffin argumentas, ke la unika sintezo de palingenezo kaj ultranaciismo diferencigas faŝismon disde aliaj aŭtoritatismaj naciismaj ideologioj.[1][2] Li nomas tion la “faŝisma minimumo”, sen kiu ne temas pri faŝismo.[1][2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La ideo estis unue klarigita en la libro The Nature of Fascism[1] de 1991 kaj estis plu ellaborita en la traktaĵo “Staging the Nation's Rebirth: The Politics and Aesthetics of Performance in the Context of Fascist Studies” en la volumo Fascism and Theatre: The Politics and Aesthetics in the Era of Fascism[2] en la jaro 1994.

Roger Griffin argumentas, ke faŝismo uzas la “palingenezan miton” por allogi grandamase voĉdonantojn, kiuj ĉesis fidi je la tradiciaj politiko kaj religio, promesante al ili pli helan estontecon sub faŝisma regado.[1][2] Tian promeson faras ne nur faŝistoj: ankaŭ aliaj politikaj ideologioj enigas kelkajn palingenezajn elementojn en sian partian programon, ĉar politikistoj preskaŭ ĉiam promesas okazigi plibonigojn.[1][2] Pli radikalaj movadoj ofte volas renversi la malnovan ordon, kiu iĝis dekadenca kaj fremda al la ordinara homo.[1][2] Tiu potenca kaj energia disbato de la malnovaj agmanieroj povas necesigi ian revolucion aŭ batalon, prezentatan, tamen, kiel gloran kaj necesan.[1][2] Tiaj movadoj do komparas la (freŝdatan) pasintecon kun estonteco bildigata kiel renaskiĝo de la socio post periodo de dekadenco kaj mizero.[1][2] La palingeneza mito profetas revenon al ora epoko en la historio de la lando, tiel, ke la pasinteco estu gvidilo al pli bona morgaŭo, sub reakcia reĝimo.[1][2] Faŝismo distingiĝas per tio, ke ĝi estas la sola ideologio forte fokusanta sur revolucio en sia mito, aŭ, kiel Griffin esprimas ĝin:

Citaĵo
 la mitaj horizontoj de la faŝisma mensostato ne etendiĝas ĝis post tiu unua stadio. Ĝi promesas anstataŭigi gerontokration, mezkvalitecon kaj nacian malforton per juneco, heroeco kaj nacia grandiozo, anatemi anarkion kaj dekadencon kaj alporti ordon kaj sanon, inaŭguri ekscitan novan mondon anstataŭ la eltrivita, kiu ekzistis antaŭe, meti la registaron en la manojn de elstaraj personoj anstataŭ neniuloj. 

Tra ĉio, estos unu granda gvidanto, kiu kontraŭbatalos la reprezentantojn de la malnova sistemo kun subteno de la socia bazo.[1][2] Aspektas kvazaŭ amasmovado kun nur unu celo: krei sian novan estontecon.[1][2] La anoj senfine fidas sian mitan heroon, ĉar li reprezentas ĉion, je kio ili kredas.[1][2] Kun li, la lando leviĝos kiel fenikso el la cindroj de koruptiteco kaj dekadenco.[1][2]

Nuntempaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Oni argumentis, ke nacia anarkiismo estas sinkretisma politika ideologio evoluigita en la 1990-aj jaroj de eksaj triapoziciistoj por propagandi “senŝtatan palingenezan ultranaciismon”.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 Griffin, Roger. (1991) The Nature of Fascism. Pinters Publisher Ltd. ISBN 0-312-07132-9.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 Griffin, Roger. (1996) “Chapter I: Staging the Nation's Rebirth: The Politics and Aesthetics of Performance in the Context of Fascist Studies”, Berghaus, Günter: Fascism and theater: comparative studies on the aesthetics and politics of performance in Europe, 1925–1945. Providence, RI, Usono: Berghahn Books. ISBN 978-1571819017.
  3. Sunshine, Spencer (vintro 2008). “Rebranding Fascism: National-Anarchists”, Public Eye. Alirita 2009-11-12.. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]